Ĉina registaro faciligos financadon por entreprenoj

(GMT+08:00) 2019-03-05 10:21:21     Redaktoro:肖恒刚

Ĉina registaro faciligos financadon por entreprenoj per financa politiko kaj pliflekseblaj rimedoj de diversnivelaj bankoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang tion diris. La registaro malpligos la celitan redukton de aranĝita kapitalo de meznivelaj kaj malgrandaj bankoj kaj la ellasita kapitalo estos tute uzata al privataj kaj miniaturaj entreprenoj. La grandaj komercaj bankoj pliigos longperiodan aŭ kreditan prunton. La grandaj ŝtataj bankoj pliigos prunton je pli ol 30% por malgrandaj kaj miniaturaj entreprenoj. La registaro promesis ankaŭ tion, ke la registaro nuligos kaj reguligos pagon al bankoj kaj perantoj por redukti koston de entreprenoj.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin