Ĉinio starigis celon de kresko de MEP je 6-6,5%

(GMT+08:00) 2019-03-05 09:21:12     Redaktoro:Yu

Ĉinio starigi la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je 6% ĝis 6,5% por 2019.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang anoncis tion marde matene, kiam li faris la raporton pri la registara laboro en la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio celas konservi la nivelon de konsuma inflacio je ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj. La enketita urba senlaboreco estas projektita je ĉirkaŭ 5,5%, kaj la registrita urba senlaboreco estas ene de 4,5%.

La raporto diris, ke la supre projektitaj celoj estas ambiciaj, sed realismaj, ĉar ili reprezentas nian celon akceli altkvalitan disvolvadon, konformi al la nunaj realaĵoj de la evoluado de Ĉinio, kaj kongrui kun la celo de finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj respektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin