Ĉina nacia leĝdona instanco komencis ĉi-jaran sesion

(GMT+08:00) 2019-03-05 14:21:02     Redaktoro:Yu

La Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, komencis ĉi-jaran sesion marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ŝtato ĉeestis la malferman kunvenon kune kun proksimume 3 000 deputitoj el la tuta lando.

Ĉefministro Li Keqiang liveris raporton pri la laboro de la registaro en la nomo de la Ŝtata Konsilio al la leĝdona instanco por ekzameno.

Li diris, ke Ĉinio alfrontis komplikan kaj defian medion maloftan en multaj jaroj kun ekonomio sub nova malsuprenira premo, la lando sukcese plenumis ĉefajn celojn por ekonomia kaj socia disvolvado en 2018.

Rigardante al 2019, Li diris, ke necesas daŭrigi sanan ekonomian disvolviĝon kaj subteni socian stabilecon por krei slosilan fundamentan subtenon por finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko per elstaraj atingoj.

Li diris, ke Ĉinio starigis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je 6% ĝis 6,5% por 2019 kaj celas konservi la nivelon de konsuma inflacio je ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj. La enketita urba senlaboreco estas projektita je ĉirkaŭ 5,5%, kaj la registrita urba senlaboreco estas ene de 4,5%.

La raporto diris, ke la supre projektitaj celoj estas ambiciaj, sed realismaj, ĉar ili reprezentas nian celon akceli altkvalitan disvolvadon, konformi al la nunaj realaĵoj de la evoluado de Ĉinio, kaj kongrui kun la celo de finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Laŭ la raporto, Ĉinio akcelos plu komercan intertraktadon kun Usono, kaj antaŭenigos komercan kaj investan liberigon kaj faciligon. La lando klopodos protekti ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon kaj aktive partoprenos en la reformo de la Monda Organizo pri Komerco. Ĉinio sin dediĉos al reciprokprofita kunlaboro, kungajna disvolvado kaj traktado de komercaj disputoj per egala diskuto.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio plenforte klopodos por altiri fremdlandan investon en 2019 kaj plu malstreĉos limigon al la merkata aliro, reduktos la negativan liston de fremdlanda investado kaj donos al fremdlandaj komercaj entreprenoj plenan rajton pri negocoj en pli multaj kampoj. Krome, Ĉinio plu efektivigos pozitivan financan politikon kaj prudentan monpolitikon por garantii, ke la ĉina ekonomio funkciu en racia amplekso.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio uzos kombinitajn rimedojn por kreskigi la enspezon de urbanoj kaj kamparanoj por plialtigi la konsuman kapablon. La registaro uzos multoblajn vojojn por pliigi la oferton de bonkvalitaj produktoj kaj servoj, kaj pli rapide agos por solvi problemojn kaj malfacilaĵojn, kiuj blokas la eniron de privata investo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin