Ĉinaj gvidantoj ĉeestis grupajn diskutojn en jara sesio de NPK

(GMT+08:00) 2019-03-06 11:01:41     Redaktoro:Li

Ĉinaj altrangaj gvidantoj urĝis fari pli da klopodoj por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj marde, kiam ili ĉeestis grupajn diskutojn kun deputitoj por la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) en la jara sesio.

Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leiji kaj Han Zheng, membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), donis sian kompletan subtenon al la registara laborraporto farita de ĉefministro Li Keqiang en la sesio.

Marde posttagmeze, Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, ĉeestis grupan diskuton de Jiangxi-provinco. Li resumis laborojn de la lasta jaro kaj diris, ke ĉiuj devas plu sekvi la gvidadon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko kaj firme protekti lian aŭtoritaton kaj kernan pozicion de la Centra Komitato de la KPĈ.

Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), diskutis kun deputitoj el Sichuan-provinco kaj diris, ke la jaro 2019 estas ŝlosila por plenumi la celon de finkonstruiĝo de modere prospera socio de ĉiuj aspektoj, kaj la taskoj pri reformo, disvolvado kaj stabiligo estos pli malfacilaj. Wang instigis la deputitojn efektivigi gravajn instrukciojn de Xi Jinping pri la laboro de Sichuan-provinco kaj fari pli grandan progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin