Ĉinio grandigos pordmalfermon en agrikulturo, mina industrio, fabrikado kaj servaj sektoroj

(GMT+08:00) 2019-03-06 14:15:26     Redaktoro:Yu

Altranga oficialulo de la plej alta ekonomia plananto de la lando diris merkrede, ke Ĉinio lanĉos pli malfermajn rimedojn en la agrikulturo, mina industrio, fabrikado kaj servaj sektoroj, kaj permesos al entreprenoj tute investitaj de fremdlandaj komercistoj okupiĝi pri pli da sektoroj.

Ning Jizhe, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, diris tion en gazetara konferenco dum la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la registaro plimallongigos la negativan liston, kiu detalas kampojn limigitajn al fremdlandaj investantoj. Li aldonis, ke nova listo detalanta industriojn, kiuj bonvenigas fremdlandan investadon, estos publikigita ĉi-jare.

Krome, fremdlandaj investantoj ĝuos egalan traktadon pri merkataliro en sektoroj ekster la negativa listo kaj justan traktadon en la kampoj de registara aĉetado, registrado kaj aliaj post-establaj aktivecoj. Ning diris, ke Ĉinio faciligos fremdlandan investadon en sektoroj de nova energio, progresinta fabrikado, petrolkemio, elektroniko kaj informo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin