Kiel "arda tero de investado" Ĉinio altiras al si la mondon pro sia pliboniĝanta komercmedio

(GMT+08:00) 2019-03-07 19:53:39     Redaktoro:Xiong

Laŭ la raporto de registara laboro, lastatempe prezentita al la Nacia Popola Kongreso por ĝia ekzamenado, la ĉina registaro "vigligos la vivecon de merkato kaj energie perfektigos la komercan medion" – tio estas unu el la dek plej grandaj taskoj de la registaro. En tia okazo, kiam la rilatoj de la internacia komerco estas kompleksaj kaj ŝanĝemaj, kaj kiam Ĉinio turnas sin al ekonomie altkvalita evoluigo, konstante perfektigi la komercan medion estas ne nur altigi la vivecon kaj konkurencivon de la ĉina ekonomio, sed ankaŭ multe profitigi investantojn el la tuta mondo.

En la oficialaj dokumentoj de Ĉinio la komerca medio inkludas la jenajn flankojn: merkata medio de justa konkurenco, altefika kaj honesta medio de politikaj aferoj, leĝa medio senpartia kaj travidebla, kaj homamika medio malferma kaj tolerema. Ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro alprenis serion da reformaj elpaŝoj, ekzemple redukti tarifojn kaj malaltigi elspezojn, simpligi la administran strukturon kaj transdoni la povojn al malsuperaj niveloj, kaj perfektigi servadon al entreprenoj kaj individuoj. Kaj dank' al ili la komerca medio en Ĉinio pliboniĝis rimarkinde. Laŭ "Raporto pri Komerca Medio", oktobre de la pasinta jaro eldonita de la Monda Banko, Ĉinio staras je la 46a loko en la vico de la mondo, sed antaŭe je 78a loko, ĉar ĝi opinias, ke la reformo de Ĉinio en tiu ĉi kampo estas "mirinde rapida kaj efika".

Al tio, ke ĉi-jare la medio de evoluado estas pli komplika kaj pli serioza, Ĉinio ankoraŭ alprenos serion da novaj rimedoj por konstante plibonigi la komercan medion kaj per realaj agoj de reformo kaj malfermo alvenigos defiojn konatajn kaj nekonatajn. Ĉinio promesas "doni egalan traktadon al ĉiuj posedsistemaj entreprenoj laŭ la neŭtrala principo de konkurenco en la akiro de rimedoj-faktoroj, permeso por eniro, funkciado de entrepreno, registara aĉetado, kaj tiel plu", kaj per tio Ĉinio kreas la merkatan medion de justa konkurenco.

La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping opinias, ke al la komerca medio estas nur pli bone, sed ne eble ĝis pleja boneco. Kiel la plej granda evolulando en la mondo, Ĉinio komprenas, ke estas granda fiderenco inter la komerca medio de Ĉinio kaj tiu de la plej evoluintaj landoj. Ĝuste pro tio, Ĉinio ankoraŭ bezonas pluajn reformon kaj malfermon. Kaj per tiuj rimedoj Ĉinio, kiel "arda tero de investado", havas pli grandan allogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin