Fokusoj de la Semajno (Mar. 08)

(GMT+08:00) 2019-03-08 12:43:10     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, komencis ĉi-jaran sesion marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ŝtato ĉeestis la malferman kunvenon kune kun proksimume 3 000 deputitoj el la tuta lando.

En la nomo de la Ŝtata Konsilio, ĉefministro Li Keqiang liveris raporton pri la laboro de la registaro al la leĝdona instanco por ekzameno. Li diris, ke Ĉinio alfrontis komplikan kaj defian medion maloftan en multaj jaroj kun ekonomio sub nova malsuprenira premo, la lando sukcese plenumis ĉefajn celojn por ekonomia kaj socia disvolvado en 2018. Li diris, ke Ĉinio starigis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je 6% ĝis 6,5% por 2019 kaj celas konservi la nivelon de konsuma inflacio je ĉirkaŭ 3% kaj krei pli ol 11 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio uzos kombinitajn rimedojn por kreskigi la enspezon de urbanoj kaj kamparanoj por plialtigi la konsuman kapablon. La registaro uzos multoblajn vojojn por pliigi la oferton de bonkvalitaj produktoj kaj servoj, kaj pli rapide agos por solvi problemojn kaj malfacilaĵojn, kiuj blokas la eniron de privata investo.

La diris ankaŭ, ke Ĉinio plenforte klopodos por altiri fremdlandan investon en 2019 kaj plu malstreĉos limigon al la merkata aliro, reduktos la negativan liston de fremdlanda investado kaj donos al fremdlandaj komercaj entreprenoj plenan rajton pri negocoj en pli multaj kampoj.

Li Zhanshu, prezidanto de la 13a Konstanta Komitato de la Ĉina Nacia Popola Kongreso, vendrede faris laborraporton en la sesio. Li diris, ke en 2018 la Nacia Popola Kongreso fokusiĝis pri leĝdonado kaj gajnis novan progreson, precipe en la ekonomia kampo. Li diris, ke 2018 markas 40-jariĝon de reformo kaj pordmalfermo, kaj spertoj akiritaj de Ĉinio en pasintaj 40 jaroj pruvas, ke leĝdonado estas tre grava por reformo, disvolvado kaj stabileco. Li ankaŭ faris aranĝon por laboro de la Nacia Popola Kongreso en 2019.

Li diris, ke necesas firme persisti en regado bazita sur la konstitucio kaj antaŭenpuŝi aplikon kaj kontrolon per la konstitucio. Li urĝis plenfortajn klopodojn por plibonigi leĝan sistemon kaj efike efektivigi ĝian kontroladon.

Li akcentis, ke ĉijare la Nacia Popola Kongreso forte antaŭenigos ellaboron kaj revizion de leĝoj bezonataj por profundigo de reformo kaj plivastigo de malfermo kaj antaŭenpuŝos leĝdonadon en kampoj de la la popola vivo, sekureco de la ŝtato, protekto de intelekta proprieto, socia regado kaj ekologia civilizacio.

Ĉinio merkrede esperis, ke Pakistano kaj Hindio montros plu bonan intencon unu al la alia, renkontos unu la alian duonvoje, konvene traktos diverĝon per dialogo kaj bonigos interrilatojn.

Estis raporto, ke la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke pakistana komisaro al Hindio baldaŭ revenos al Nov-Delhio por sia ofico, Pakistano kaj Hindio planas sendi delegaciojn unu al la alia en la 14a kaj la 28a de marto respektive por konsiliĝi pri la koridoro Kartarpur, kaj ke Pakistano volas subteni komunikadon sur la nivelo de operacia direktoro kun Hindio.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko bonvenigas la novan progreson anoncitan de la pakistana flanko, kaj opinias, ke tio helpas bonigon de la regiona situacio. Li diris, ke Pakistano kaj Hindio estas najbaroj de Ĉinio, kaj paca kunekzisto de la du landoj konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj utilas al paco kaj stabileco de la regiono. Li aldonis, ke la ĉina flanko ludos plu konstrueman rolon por instigi kaj puŝi la du flankojn komenci dialogon.

Kremlo diris lunde, ke rusa prezidento Vladimir Putin subskribis dekreton, ke Rusio ĉesos obei Traktaton pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

Teksto de la dekreto montris, ke Putin ordonis suspendi la efektivigon de la traktato ĝis kiam Usono eliminos la malobservojn de obligacioj sub la traktato aŭ ĝis ĝia eksvalidiĝo. La dekreto instrukciis la rusan Ministerion de Eksterlandaj Aferoj informi Usonon pri la rusa suspendo de la traktato.

Putin diris en la lasta monato, ke Rusio devas sekvi la ekzemplon de Usono kaj sin retiri el la interkonsento pri regado de nukleaj armiloj en la venontaj ses monatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin