Ĉinio konstruos pli striktan ĉina-afrikan komunumon de komuna estonteco

(GMT+08:00) 2019-03-08 11:36:26     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede en gazetara konferenco de la 2-a sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso, Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko troviĝas en la plej bona periodo de la historio kaj la reciproke profita kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko marŝas plu en antaŭ vico de internacia kunlaboro kun Afriko.

Li diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko estas ĉiam malferma. Necesas pli da investo de la internacia komunumo por afrika disvolvado, Ĉinio volas ludi la ekzemplan rolon de ĉina-afrika kunlaboro, instigi pli da landoj doni atenton kaj investon al Afriko, por ke ĉiuj landoj elvolvu siajn proprajn avantaĝojn, formu komunan forton kaj komune sin dediĉu al paco kaj disvolvo de Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin