La 8an de marto okazis gazetara konferenco de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj en la nomo de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj en du horoj respondis demandojn starigitajn de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj el 21 landoj. Tiuj demandoj kovras ĉiujn nuntempajn varmajn temojn en la mondo, de rilatoj inter potencoj al regionaj konfliktoj, de la korea duoninsulo al la afrika kontinento; la respondoj de Wang Yi esprimas la profundan pensadon de Ĉinio pri la estonta evoluado de la mondo kaj la esperon de Ĉinio pri la ludo de pli grandaj roloj en la mastrumado de la tuta terglobo, ĉio ĉi montras la grandanimecon de la ĉina diplomatio: la tuta mondo estu unu komunumo.
Multfoje la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping rimarkigis, ke la mondo nuntempe restas en ŝanĝiĝemo nevidita en cent jaroj. La malriĉaj kaj postiĝintaj landoj volas suriri vojon evoluigan, atendante ke la internacia komunumo donu pli multe da helpoj; dum nemalmulte da evoluintaj landoj, kie sociaj kontraŭdiroj ĉiam pli ardas pro delonge nejusta distribuado, eĉ prenas evolulandojn kiel propekajn kaprojn, protestante kontraŭ la tutmondiĝo, kaj pro tio la internacia ordo starigita post la dua mondmilito suferas seriozajn defiojn neniam renkontitajn.
En tia internacia medio, gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo, unuigante sin, marŝas ĉiam antaŭen malgraŭ ĉiaj malfaciloj dum 70 jaroj. Precipe en la lastaj 40 jaroj de reformo kaj malfermo Ĉinio liberigis preskaŭ 800 milionojn da homoj for de mizero kaj per unu salto iĝis la dua plej granda ekonomiunuo en la mondo, kio estas rigardata kiel evolua miraklo de la homara socio. La ĉina modelo estas rekonata kaj lernata de pli kaj pli multaj evolulandoj. Unu raportisto el Ganao opiniis, ke afrikaj landoj pli multe akceptas la modelon de la ĉina evoluigo kaj pli aktive partoprenas en la konstruado de "Zono kaj Vojo".
Sed iuj homoj estas plenaj je malamikeco kontraŭ la disvolviĝo de Ĉinio, kondamnas kaj nigrigas Ĉinion en ĉiu paŝo, kaj eĉ asertis "dekroĉiĝi" de Ĉinio kaj minacis ĝin, intencante haltigi la pacan disvolviĝon de Ĉinio. Kontraŭ tio Wang Yi klare diris, ke "dekroĉiĝi" de Ĉinio estas ja "dekroĉiĝi" de bonŝanco kaj de estonteco, en ia senco, de la "mondo". Tiu vidpunkto de Wang Yi estas pensinda kaj sentenda.
Wang Yi sincere diris, ke la aroganteco neniam estas tradicio de Ĉinio, kaj la nepran hegemonion kaŭzitan de potenco neniel Ĉinio elektos. Kiel tiu antikva lando nutrata per civilizacio, kiu unika en la mondo supervivas seninterrompe kvin mil jarojn, Ĉinio ĉiam sin tenas je la idealo pri kunlaboro kaj kungajno. "Ĉinio senŝanceliĝe gardas siajn rajtojn, sed ne ĉasas hegemonion", kio estas la bazo de la ĉina diplomatio.
"Mizeraj, ni penis kulturi nian personecon kaj plibonigi niajn proprajn vivkondiĉojn; prosperaj, ni penis fari bonon al la tuta mondo." Tiu sentenco estas ĉiam ege ŝatata kaj respektata de la ĉina nacio kaj de la ĉina civilizacio, kaj en ĝi sin trovas "la tuta mondo estu unu komunumo".