Ĉina prezidanto akcentas kamparan revigligon kaj altkvalitan disvolvadon

(GMT+08:00) 2019-03-09 10:48:15     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis plenfortajn klopodojn por revigligo de vilaĝoj kun baza modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj.

Xi, ankaŭ generala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de Centra Milita Komisiono, diris, ke la ĉefa tasko por la strategio de kampara revigligo estas garantio de nutraĵa nesufiĉeco.

Li faris la rimarkojn, kial li aliĝis al grupa diskuto kun deputitoj el Henan-provinco de la jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj por antaŭenigi la reformon de la proviz-flanka strukturo en agrikulturo por garantii nutraĵan sekurecon kaj konstrui modernigon de efika agrikulturo. Xi ankaŭ alvokis plifortigi protekton de agrikultura ekologia medio kaj prevento kaj regado de poluo.

Aliaj ĉinaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng aparte ĉeestis diskutojn kun deputitoj el iuj delegacioj por la jara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Ĉefministro Li Keqiang akcentis krei egalan kaj faciligan komercan medion por entreprenoj kun diversaj formoj de proprieto, kiam li aliĝis al diskuto kun deputitoj el Hubei-provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin