Ĉinaj gvidantoj akcentas reformon, leĝdonadon kaj eliminon de malriĉeco

(GMT+08:00) 2019-03-10 10:40:40     Redaktoro:Selena

Ĉinaj gvidantoj sabate akcentis reformon, leĝdonadon kaj eliminon de malriĉeco en la jara leĝdona sesio.

Li Keqiang, Li Zhanshu, Zhao Leji, membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris rimarkojn kiam ili respektive aliĝis al grupa diskuto kun deputitoj en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Ĉefministro Li Keqiang urĝis pli da klopodoj por profundigi la reformon, plibonigi komercan medion, liberigi viglecon kaj kreivon de ŝtataj kaj privataj entreprenoj, plifortigi konstruadon de la reala ekonomio kaj akceli stabilan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin