Ĉinaj politikaj konsilistoj faris proponojn pri ekonomia disvolviĝo kaj ekologia civilizacio

(GMT+08:00) 2019-03-10 12:11:51     Redaktoro:Selena

Sabate posttagmeze en Pekino la 2a sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, okazigis la duan plenan kunvenon. 14 politikaj konsilistoj faris proponojn pri ekonomia disvolviĝo kaj ekologia civilizacio.

Lin Yifu, vicdirektoro de ekonomia komitato, diris, ke kvankam la ekonomia kresko de Ĉinio iom malrapidiĝis, tamen ĝia kvalito evidente altiĝas. Li aldonis, ke multaj landoj akcentis gravecon de struktura reformo post la internacia financa krizo, tamen malmultaj faris efektivajn agojn. Male Ĉinio antaŭenigas proviz-flankan strukturan reformon kaj intensigas penadojn por altigo de la kvalito de ekonomia kresko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin