Xi emfazis firman plenumon de celoj de milita disvolvado

(GMT+08:00) 2019-03-12 20:32:47     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, marde posttagmeze ĉeestis plenan kunvenon de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo (PLA) kaj la armita polico en la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi faris gravan paroladon en la kunveno. Li postulis, ke la armeo prenu la penson pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kiel la gvidilon, sekvu la penson de la KPĈ pri fortigo de la armeo en la nova epoko kaj modernan militan strategian politikon, koncentru energion sur preparon por milito, intensigu reformon kaj novigadon, serioze efektivigu laboron kaj celebru la 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko per elstaraj atingoj.

Xi akcentis, ke tiu ĉi jaro estas ŝlosila por atingi decidan venkon en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj. Li diris al deputitoj el la armeo, ke la armeo devas klare konscii la gravecon kaj urĝecon efektivigi la 13an Kvinjaran Planon pri disvolvado de la armeo, firmigi kredon kaj fortigi senton de la misio por garantii atingon de la fiksitaj celoj kaj taskoj.

Xi akcentis, ke ellaboro de la 14a Kvinjara Plano pri disvolvado de la armeo devas konformi al postuloj de nacia disvolvado, sekureco kaj militaj strategioj kaj konsideri efektivajn kondiĉojn kaj longtempan disvolvadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin