Kafpretigisto de kafo fariĝis populara profesio en Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-08 17:08:29     Redaktoro:Ĝoja


Kiel simbolo de la delikata kaj romantika vivmaniero kafo estas pli kaj pli furora en Ĉinio. Kun la rapida evoluado de la kafa industrio kafpretigisto nun fariĝis populara. Nun bonvole aŭskultu raporton ĉi-flanke.

Frumatene en Qianmen, la fama turisma loko en Pekino, s-ino Liu, kafpretigisto, komencis sian laboron. Ŝi unue muelis kafgrajnojn, mezuris ilian pezon kaj faris aliajn preparojn. Liu jam laboris ok jarojn sur tiu ĉi kampo kaj ŝia nuna kono pri la profesio estas malsama al tiu en la komenco. Ŝi diris:

"En la jaro 2010 mi eklaboris, tiam mi ne sentis min kafpretigisto. Ĉar komence pli da laboroj miaj estis farataj de maŝinoj de ekstraktado, poste mi ekkonis krudan kafon, bakon, trakton kaj aliajn sciojn, vidis ŝanĝiĝojn kaj efikojn de ekstraktado kaj eksentis kafon, ĝis tiam mi povis titoli min kafpretigisto."

En Ĉinio naskiĝis kaj evoluis la profesio de kafpretigisto kun la kontinua konado de ĉinoj pri kafo. Preskaŭ antaŭ 180 jaroj fondiĝis la unua ĉina kafejo en la ĉina urbo Kantono. Sed plejpartaj ĉinoj konatiĝis kun kafo en la jaro 1978, kiam komenciĝis la ĉina malfermo kaj reformado. Sed tiam ĉinoj ne kutimiĝis al la amara gusto de kafo. Komence de la 21-a jarcento, potencaj markoj de kafo Starbucks kaj COSTA eniris en la ĉinan merkaton, tial pli kaj pli da ĉinoj ekgustumis diversajn gustojn de kafo, kiel kapuĉino kaj espreso. Ankaŭ aperis pli kaj pli da kafejoj, laŭ statistiko en la jaro 2012 la nombro de kafejoj estis preskaŭ 30 mil, sed en la fino de la kuranta jaro la nombro superos 140 mil.

Plivastiĝas la kafa industrio, kaj varias postulo de ĉinoj. S-ino Shen ŝatas kafon preparitan de si mem.

"Tia kafo plaĉas al mi. Mi preferas la kafon sen sukero. Ankaŭ la trinkmaniero estas delikata, mi devas purigi mian buŝon per akvo antaŭ la trinko. Fakte trinko de kafo estas kulturo."

Pro postuloj de klientoj, kafpretigistoj de kafo devas ne nur posedi sciojn kemiajn kaj fizikajn, sed ankaŭ lerti en administro kaj teknologio. Unuvorte, la profesio bezonas sintezan scion. Nun en Ĉinio mankas taŭgaj normoj de la profesio kaj taksa sistemo. Oni aktivas en esplorado. Ekzemple, lastatempe okazis la unua landa konkurso de kafpretigistoj, kiu celas ĝuste establi ŝtatan normon de la profesio kaj taksan sistemon. S-ro Du Hongguo, estro de branĉo sub ĉina komerca kaj ekonomia instituto pri kafo, organizis la konkurson, diris:

"Ĝi estas la unua landa konkurso sur la kampo de kafo, invititaj fakuloj enlandaj kaj eksterlandaj kaj entrepenistoj de la kafo kune ellaboris normon kaj formon de la konkurso, elstarigis fakan teknikon kaj ekzamenis homojn teorie kaj praktike."

S-ino Ling administris kafejon kaj nun laboras pri mediato. Ŝi opinias, ke necesas samtempe kulturi la kafan merkaton.

"Kafo ne estas ĉiutaga necesaĵo. Do kiel ŝanĝi la staton? Ni faru penadon por ke ĉinoj ne plu trinku tujan kafon kaj gustumu hejme vere kafon. Kiam tio fariĝos realo, tiam nia bona merkato formiĝos."

Laŭ la nuna konsuma strukturo en Ĉinio, la konsumo de tuja kafo okupas pli ol 80% kaj delikata kafo nur 16%. En la monda merkato, la konsumo de delikata kafo okupas 87%. Iuj fakuloj opinias, ke junuloj, kiuj naskiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, fariĝis ĉefaj konsumantoj en Ĉinio kaj espereble historie ŝanĝos la nunan strukturon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin