Programo por televidaj signaloj alireblaj al afrikaj vilaĝoj en Kenjo

(GMT+08:00) 2019-04-09 09:53:42     Redaktoro:Selena

La programo por televidaj signaloj alireblaj al afrikaj vilaĝoj estas unu el kunlaboraj programoj de interpopolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Afriko, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping en Johanesburga Pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo en 2015. Ĝi celas konekton de satelita diĝita televida signalo al dek miloj da vilaĝoj de pli ol 30 afrikaj landoj al. Kenjo, kiel la unua lando en la programo, havas pli ol 800 vilaĝojn kovritajn de la signalo. La programo malfermas pordon por lokaj vilaĝanoj al la mondo.

En junio de 2018, la programo oficiale funkciis en Kenjo, kies investo atingis 8 milionojn kaj 427 milojn da usonaj dolaroj. Laŭ plano, la programo kovras 800 vilaĝojn de 47 prefektujoj. Wang Qianxu, ĝenerala vicdirektoro de la kenja filio de la kompanio Startimes konigis, ke publikaj institucioj, inkluzive de lernejoj, vilaĝaj oficejoj kaj klinikoj, ĝuas la servon, por ke pli multaj homamasoj profitu de la programo.

"Ni liveras televidojn kaj sunenergiajn produktojn por 800 vilaĝoj en iliaj publikaj ejoj, kaj televidaj programoj estas videblaj eĉ sen elektroprovizo. Cetere pli ol 20 televid-kanaloj povas esti uzataj."

En la vilaĝo Uthiru, donacita projekcia televido estas metita en biblioteko de fundamenta lernejo. Instruisto Stephen diris, ke lernantoj, kiuj ne povas vidi televidajn programojn en familio, konas la ekstera mondo per la lerneja televido.

"Ni ofte uzas la televidon kiam ni prenas lecionojn de svahila lingvo kaj scienco, kaj per tio lernantoj scias kio okazis en la eksteran mondon. Cetere ili povas pli bone kompreni enhavojn de sciencaj lecionoj per spekto de televidaj programoj. Tiu ĉi programo alportas profiton al ili."

Trafiko estas ne tre oportuna en Kenjo, tial bontenado de la programo estas malfacila. Konsidere postajn servojn, la kenja filio de la kompanio Startimes trejnas du teknikistojn en ĉiu vilaĝo, kiuj sin okupas pri bontenado. Nun 1600 teknikistoj estis trejnitaj.

Peter estas unu el teknikistoj, kiu ricevis trejnon de la kompanio. Nun li respondecas pri la televida signalo en la vilaĝo Uthiru. Li esprimis dankon al la ĉina kompanio pro livero de la laborposteno kaj altigo de lia laborkapablo. Li havas fidon esti kompetenta en la laboro.

"Mi ellernas sciojn kaj teknikojn pri bontenado de tiuj maŝinoj, kaj tio estas tre utila por mi. Mi fariĝas famulo en la regiono pro la programo. Vilaĝanoj telefonas al mi kiam ili renkontas malfacilaĵojn, ĉar ili informiĝis, ke mi estis trejnita de la ĉina kompanio. Povas esti dirite, ke la programo helpas al mi altigi la laborkapablon."

 Nun la programo jam kovris 800 vilaĝojn de Kenjo, kaj sume 16000 familioj kaj 2400 publikaj institucioj profitas de la programo. Kenjo kontrolas detalon de la programo. Wang Xiaoqing, ĝenerala direktoro de la kenja filio de la kompanio Startimes diris, ke multaj kenjaj popolanoj esperas, ke la programo kovros pli multajn vilaĝojn. Samtempe kun tio, la kompanio produktos pli da televidajn programojn pri la ĉina kulturo por establi amikecan ponton inter la du landoj.

"La programo liveras kanalojn por ili koni la mondon, cetere lernantoj havas novajn vojojn por ricevi novajn sciojn, ĉar multaj signaloj estas komunikitaj en lernejoj. Por lokaj registaroj, tio pliigas laborpostenojn kaj plifortigas liberecon de cirkulado de oficialaj informoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin