Klaĉado de Pompeo ne povas veneni la rilatojn inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko

(GMT+08:00) 2019-04-16 21:16:57     Redaktoro:Xiong

La 11an de aprilo la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo komencis fari viziton al Ĉilio, Paragvajo, Peruo kaj Kolombio, kun la celo sampaŝi kun tiuj landoj en la problemo de Venezuelo kaj peni akiri ilian subtenon pri la usona politiko, kaj kompreneble kun la intenco efektivigi pli multe da sankcioj kontraŭ Venezuelo.

Sed la direkto de Pompeo verŝajne deflankiĝis. Tuj atinginte Ĉilion, la unuan stacion de lia vizito, li faris paroladon, timigtone al latinamerikaj landoj dirante, ke Ĉinio kaj Rusio "jam staras ĉe la sojlo"; unu fojon estos permesite, ke ili ambaŭ "eniros", ili "semos konfuzojn en via hejmo". Krome, li ankaŭ riproĉis, ke Ĉinio faris investon en Venezuelo, juĝante, ke "la agoj de Ĉinio helpas detrui Venezuelon".

Tiaj diroj de Pompeo estas vere malfacile kompreneblaj, sed tio ne estas freŝa. Tia tono petanda kaj plena je "penso de malvarma milito" kaj intenco semi malakordon inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj reflektas la angoron kaj maltrankviliĝon de Usono pri la malleviĝo de sia influanta povo super la latinamerikaj landoj kaj la malkonsenton kaj suspekton pri la kunlaboro inter Ĉinio kaj la latinamerikaj landoj, tiel ke Pompeo, sen ia ajn ĝentileco, demetis sian diplomatian veston.

Estas fakte, ke inter Ĉinio kaj la latinamerikaj landoj ne ekzistas historia malakordo, nek aktuala konflikto, kial do ili ambaŭ ne povus kontakti unu la alian en iu ajn rilato? La rilatoj inter ambaŭ estas normalaj kaj ne celantaj al tria flanko. Sed Pompeo, kiel la ĉefa diplomato de la plej potenca lando en la mondo, spite al faktoj, intencis nigrigi Ĉinion. Li agis vere neprofesie, kaj pro tio do ne estas strange, ke ĉina ambasadoro en Ĉilio diris, ke li "jam perdis saĝon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin