Inaŭguriĝis ekspozicio pri aplikebla teknologio de amaskomunikiloj de 5G+4K por disvastigo de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-04-22 12:41:54     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe en Pekino, inaŭguriĝis la ekspozicio de aplikebla teknologio de amaskomunikiloj sub la internacia forumo pri novigo de disvastigo de la Zono kaj Vojo per la kvina-generacia reto kun superalta difino 4K.

Reprezentantoj el amaskomunikiloj kaj mediataj institucioj de landoj kaj regionoj laŭ la Zono kaj Vojo rigardis kaj spertis progresintajn teknikojn kaj videajn ekipaĵojn de amaskomunikiloj.

Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, ĉeestis la inaŭguron.

Tiutage Ĉina Komunikila Grupo subskribis strategian kunlaboran interkonsenton kun la kompanio Huawei. Laŭ la interkonsento, la du flankoj faros ĉiuflankan kaj profundan kunlaboron per aplikado de la kvina-generacia telekomunika teknologio kaj la platformo de superalta difino 4K kaj 8K.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin