Ĉina-Belorusa Industria Parko

(GMT+08:00) 2019-04-23 10:05:17     Redaktoro:Selena

Belorusio estas grava lando laŭlonge de itineroj de la Zono kaj Vojo kaj ankaŭ estas pordo por eniro en Eŭropon de la Silkvoja Ekonomia Zono. La industria parko "Granda Ŝtono", konfirmita de la du ŝtatestroj en 2010, estas plej granda investa kunlabora programo inter Ĉinio kaj Belorusio. La totala areo de la parko estas triono de la belorusia ĉefurbo Minsko. Ĝi ankaŭ estas plej granda transmara ekonomia kaj komerca kunlabora zono de Ĉinio kaj estas honorita kiel brila perlo de la Zono kaj Vojo. Ĝis la komenco de 2019, sume 43 internaciaj firmaoj eniris en la industrian parkon kun la investo valoranta je 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj. La industria parko altiris al si atenton de la tuta mondo per sia rapida disvolviĝo.

Komenciĝinte en 2015, la industria parko kreis allogan medion por investado. En 2018 la investa sumo al la parko kalkuliĝis al 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj. Igor Leshchenok, unua vicestro de la administra komitato de la industria parko, diris, ke spertoj de Ĉinio kaj subtenoj de la dulandaj registaroj estas ŝlosilo por rapida disvolviĝo de la industria parko.

"Unue, ni lernis spertojn de Ĉinio, kio havas praktikan signifon; due, ni establis efikajn trinivelajn administrajn sistemojn, t.e. komisiono por kunordigo de la dulandaj registaroj, kunordigo kaj administro inter administra komitato de la industria parko kaj ekspluata kompanio; trie, ni havas avantaĝon en geografia pozicio kaj politikoj de eŭroazia ekonomia unio. Plej grave estas, ke ni havas subtenon de la dulandaj registaroj en kapitalo kaj politikoj."

Favoraj politikoj liveras spacon por disvolviĝo de la industria parko. En la mezo de 2018, germana haveno Duisburger aliĝis kaj fariĝis la unua internacia akciulo de la industria parko krom Ĉinio kaj Belorusio.

En marto de 2019, Belorusio aljuĝis al la industria parko specialan ekonomian zonon, kiu alportis oportunon de transporto, dogano, imposto kaj produkto al entreprenoj kaj administraj instancoj. Li Haixin, ĝenerala direktoro de limigita kompanio por ekspluati la industrian parkon, diris, ke laŭ kvinjara disvolva plano, ĝis 2020, 80 ĝis 100 internaciaj entreprenoj eniros en la parkon kun investa sumo je 2 miliardoj da usonaj dolaroj.

"Ni celas altiri entreprenojn kun progresinta teknologio kaj alta aldonvaloro, kiuj povas plenigi la breĉojn en iuj industrioj de Belorusio."

Laŭ plano, 200 entreprenoj kun progresintaj teknologioj estos altirataj al la industria parko, kaj la nombro de laborantoj en la parko superos 120 milojn. Ĉi tie disvolviĝo de tradiciaj kaj novigaj entreprenoj estos bone kunordigita, kaj socia kaj ekonomia efikeco estos kune akcelataj.

Li Haixin diris samtempe, ke nun la industria parko enkondukis 14 instituciojn, kiuj liveras servon de telekomuniko, asekuro kaj bankaj aferoj, kaj tio faciligas vivon de laborantoj en la industria parko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin