Konsultiĝa komitato de Forumo de Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro publikigis raporton

(GMT+08:00) 2019-04-25 12:18:09     Redaktoro:Selena

Lastatempe la konsultiĝa komitato de Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro prezentis esploran rezulton kaj proponan raporton al la organiza komitato de la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

La raporto analizis kaj esploris pozitivan rolon, kiun ludas la iniciato Zono kaj Vojo por plibonigi interligon kaj interlaboron, akceli kreskon de la monda ekonomio kaj efektivigi la Tagordon de 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Ĝi ankaŭ proponis ĉefajn kampojn kaj direkton de disvolvado de kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj prezentis sugestojn pri subteno al multflankeco, konstruado de malfermita monda ekonomio, plifortigo de interligiteco, antaŭenigo de pragmata kunlaboro, forĝado de la marko de la Zono kaj Vojo kaj plifortigo de mekanismo de la forumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin