Publikiĝis versioj angla kaj franca de libro "Paroladoj de Xi pri Zono kaj Vojo"

(GMT+08:00) 2019-04-25 12:59:45     Redaktoro:祃璟琳

Merkrede en Pekino, okazis la ceremonio por publikigo de la versioj angla kaj franca de la libro "Paroladoj de Xi pri la Zono kaj Vojo". Pli ol 200 homoj ĉeestis la okazaĵon.

La libro kolektis 42 gravajn artikolojn de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio dum la periodo de septembro de 2013 ĝis julio de 2018 kaj profunde eksplikis principojn, enhavon, celojn kaj vojojn de la iniciato Zono kaj Vojo. Por helpi la internacian komunumon pli bone kompreni kaj partopreni la konstruadon de la Zono kaj Vojo, Ĉina Internacia Eldon-Grupo kaj la fremdlingva eldonejo tradukis kaj eldonis la versiojn en la angla kaj franca lingvoj.

La libro debutos en la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin