Fokusoj de la Semajno (Maj. 10)

(GMT+08:00) 2019-05-10 10:15:03     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Oficejo de la Komerca Reprezentanto de Usono merkrede anoncis, ke Usono plialtigos tarifojn de 10% ĝis 25% sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj varoj ekde la 10a de majo. Ĉinio tuj faris respondon al tio, dirante, ke eskalado de komercaj konfliktoj agas kontraŭ la interesoj de popoloj de ambaŭ landoj kaj la mondo. Ĉinio diris en deklaro, ke ĝi profunde bedaŭras ĉi tion, kaj estos devigita preni necesajn kontraŭrimedojn, se la usona flanko efektivigos la tarifajn rimedojn.

Du punktoj estas atentindaj, se oni komparas la deklarojn de la du landoj. Unue, la enhavo pri plialtigo de tarifoj en la usona deklaro eligis informojn similajn al tiuj pli frue publikigitaj de Usono. La plej menciinda estas la esprimo "planitaj rimedoj por plialtigo de tarifoj", kio signifas la eblecon, ke Usono ŝanĝos sian ideon. Due, Ĉinio respondis al Usono post nur du horoj. La ĉina deklaro estas konciza, sed ĝi montras klaran kaj firman pozicion. La deklaro emfazis, ke la negativa influo de la usona konduto agas kontraŭ la interesoj de popoloj de ambaŭ landoj kaj la mondo, esprimis profundan bedaŭron de Ĉinio pri la usonaj planitaj rimedoj; kaj akcentis, ke Ĉinio devigite prenos necesajn kontraŭrimedojn, se la usona flanko efektivigos la tarifajn rimedojn.

Estas pensigaj la deklaroj de ambaŭ flankoj antaŭ la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. La usona premado montris tre klaran postuleman intencon, dum la rapida reago kaj trankvila sinteno de Ĉinio montris, ke Ĉinio estis preta, kun konsekvenca principa starpunkto, ke ĝi estas ĉiam malferma al intertraktado, kaj se Usono eskalados plu komercajn konfliktojn, ĝi reagos kaj batalos ĝis la fino.

El tio oni povas trovi, ke intertraktado dum konflikto eble fariĝos reĝimo kaj normalo de la traktado de komercaj konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono.

Irana prezidento Hassan Rouhani merkrede faris televidan paroladon, anoncante, ke Irano ĉesos plenumi partajn artikolojn de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la nuklea demando de Irano, kaj ne plu vendos pezan akvon kaj riĉigitan uranion.

Rouhani akcentis en la parolado, ke tio ne signifas la retiron de Irano el la nuklea interkonsento; Irano esperas traktadi ene de 60 tagoj kun aliaj partioj de la interkonsento pri siaj rajtoj kaj interesoj sub la interkonsento, kaj se ĝiaj petegoj ne estos kontentigitaj, ĝi ne plu limigos la abundecon de produktoj de sia urani-riĉiga aktiveco.

Pli frue en tiu tago, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris, ke laŭ la artikoloj 26 kaj 36 de la nuklea interkonsento, Irano rajtas reĝustigi sian efektivigon de la interkonsento laŭ la plenumo de aliaj partioj. Ankaŭ la irana Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco tiutage publikigis deklaron, dirante, ke Irano ne plu komplete efektivigos la nuklean interkonsenton, kaj ĝi petas, ke aliaj partioj subskribintaj la interkonsenton plenumu siajn obligaciojn ene de 60 tagoj precipe por certigi ĝiajn interesojn en la kampoj de petrolo kaj financo.

La Blanka Domo anoncis merkrede, ke Usono efektivigas sankciojn kontraŭ la fera, ŝtala, aluminia kaj kupra sektoroj de Irano.

Usona prezidento Donald Trump diris en deklaro, "Hodiaŭ mi subskribis administran ordonon efektivigi sankciojn kontraŭ la fera, ŝtala, aluminia kaj kupra sektoroj de Irano, la plej grandaj ne-petrolaj fontoj de eksporta enspezo de la reĝimo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin