3 700 volontuloj servos al Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj

(GMT+08:00) 2019-05-13 12:22:09     Redaktoro:Yu

La Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj malfermiĝos merkrede en Pekino. Raportisto dimanĉe informiĝis de la Pekina Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio, ke 3 700 volontuloj estis trejnitaj kaj servos al la konferenco. Ili plejparte partoprenis en la volontula servo al la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro.

La organizanto de la konferenco varbis entute 3 700 volontulojn el 39 universitatoj kaj 12 entreprenoj en Pekino. 2 700 el ili ĵus partoprenis en la dua Forumo de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kaj estas spertaj pri servo al grandskala okazaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin