Inaŭguriĝis Ekspozicio pri Azia Civilizacio"

(GMT+08:00) 2019-05-14 15:06:44     Redaktoro:Selena

La 13an de majo en la Nacia Muzeo en Pekino, inaŭguriĝis la "Splenda Azio---Ekspozicio pri Azia Civilizacio", unu el la gravaj kulturaj aktivecoj dum la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. Laŭ konigo, la ekspozicio eksponas pli ol 400 grupojn de kulturaj restaĵoj el 47 aziaj landoj kaj Grekio kaj Egiptio. Ĉio ĉi montras longedaŭran historion, kulturan kunfandiĝon kaj diversecon kaj kunekziston de la azia civilizacio.

Azio estas kontinento kun plej granda areo kaj plej multaj loĝantoj kaj naciecoj. Antikvaj civilizacioj de la homaro devenis de la loko. Mesopotamia Civilizacio, India Civilizacio kaj Ĉina Civilizacio naskiĝis en Azio.

Laŭ konigo, la ekspozicio plialtigas historiajn kaj kulturajn karakterojn de diversaj landoj per tiuj 400 grupoj de antikvaj objektoj. Guan Qiang, vicestro de ĉina Ŝtata Administracio de Kulturaj Restaĵoj, konigis, ke la ekspozicio priparolas rakonton de diversaj civilizacioj per kulturaj restaĵoj kaj establas gravajn platformojn por interŝanĝoj, eksponado kaj komunikado de diversaj aziaj landoj.

"Ni invitis multajn aziajn landojn partopreni en la ekspozicio por ke la aziaj civilizacioj estu pli bone eksponataj al la mondo, kaj tio enkorpigas longedaŭran historion, diversecon, kunekziston kaj interkomunikiĝon de antikvaj kaj modernaj civilizacioj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin