Xi Jinping interparolas kun greka prezidento Pavlopoulos

(GMT+08:00) 2019-05-14 20:57:35     Redaktoro:Xiong

Post la dua pintforumo pri internacia kunlaboro en Zono kaj Vojo, la alia grava diplomatia agado – la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj – baldaŭ okazos en Ĉinio. Nuntempe fremdlandaj politikistoj sinsekve alvenas al Pekino, kaj la tempo por "diplomatio de ŝtatestroj" komenciĝas en la Granda Halo de la Popolo. Antaŭtagmeze de la 14a de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis kun la greka prezidento Prokopis Pavlopoulos.

Grekio, kiu estas antikva lando kaj fonto de la okcidenta civilizacio, situas en la sudoriento de Eŭropo. Invitite de prezidanto Xi Jinping, prezidento Prokopis Pavlopoulos komencis ekde la 12a de majo oficialan viziton al Ĉinio kaj poste ĉeestos la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. Ĉu Ĉinio, Ĉu Grekio, ili ambaŭ same estas antikvaj landoj kun brila civilizacio, kaj ili kune prezentos al la mondo la gravan signifon de la intercivilizacia dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin