Tajlanda eksa vicĉefministro: la kvar proponoj prezentitaj de Xi Jinping estas grava fundamento kaj principo por interkomunikiĝo de civilizacioj

(GMT+08:00) 2019-05-15 17:39:41     Redaktoro:Xiong

La 15an de majo en Pekino Phinij Jarusombat, tajlanda eksa vicĉefministro kaj prezidanto de la Komitato de Kultura Akcelo inter Tajlando kaj Ĉinio, diris, ke la kvar proponoj prezentitaj de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en lia parolado en la malferma ceremonio de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, okazinta tiutage, estas grava fundamento kaj principo por interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo de civilizacioj.

La kvar proponoj prezentitaj de prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio estas jenaj: teni sin je (1) reciproka respekto kaj trakto en egaleco, (2) kanto al sia belo kun la volo, ke ĉiuj beloj vivu kune, (3) malfermo, inkluzivemo, reciprokaj lernado kaj ensorbado, kaj (4) antaŭenirado kun la tempo kaj evoluigo en novokreo.

Phinij Jarusombat diris, ke tiuj ĉi kvar proponoj, kiuj estas tre profundaj kaj antaŭvidemaj, estas grava fundamento kaj principo de ĉiuj landoj, precipe de la aziaj popoloj, en interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo de civilizacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin