La Azia Kultura Karnavalo prezentiĝos ĉi-vespere kaj Andrea Bocelli kantos Nessun Dorma

(GMT+08:00) 2019-05-15 19:43:45     Redaktoro:Xiong

Itala kantisto Andrea Bocelli, la kvara tenorulo, kiu en sia aĝo de 12 jaroj perdis la okulojn en ludo de futbalo, kantos la klasikan arion Nessun Dorma el la opero Turandot.

Kiel malnova amiko de la ĉinaj kantfanoj Andrea Bocelli multfoje estis en Ĉinio: en 2004 li tenis sian solkoncerton en la Granda Halo de la Popolo; en 2010 partoprenis en la prezentado de la malferma ceremonio de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kaj en 2011 li ludis en la Pekina Koncerto en la Ŝtata Stadiono por sia azia turneo.

Nessun Dorma estas tre grava kaj tre fama kanto en la monda operaro, kaj Andrea Bocelli multfoje kantis tiun ĉi kanton en Ĉinio, kaj ĉiufoje lia kantado vekis grandegan entuziasmon ĉe ĉinaj aŭskultantoj. Ĉi-foje li denove kantos Nessun Dorma, kie okazos la Azia Kultura Karnavalo, plej splenda kultura solenaĵo en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin