la civilizacioj de la homaro absolute ne distingiĝas inter la bona kaj la malbona

(GMT+08:00) 2019-05-15 21:17:07     Redaktoro:Xiong

Kun la temo "interkomunikiĝo kaj sortkomunumo de la aziaj civilizacioj" la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj malfermiĝis la 15an de majo en Pekino. En sia parolado la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping eksplikis la vidpunktojn de Ĉinio pri la azia civilizacio kaj la homara civilizacio, emfazante, ke la homaro havas nur diferencon en haŭto kaj lingvo, sed absolute ne distingon inter la bona kaj la malbona. "Kiu opinias siajn rason kaj civilizacion superaj al aliaj kaj obstine reformas kaj eĉ anstataŭigas la aliajn civilizaciojn per sia, tiu estas senprudenta en koncepto kaj kaŭzanta katastrofajn sekvojn en praktiko." Tiu ĉi vidpunkto vekis fortajn resonojn en la koro de partoprenantoj: diverslandaj gvidantoj, oficialuloj, fakuloj kaj amaskomunikilistoj.

Lastatempe iuj okcidentaj politikistoj intencis provoki "aserton pri intercivilizacia konflikto" kaj denove elmetis trompan rezonon, ke "malsamaj civilizacioj nepre iros al konflikto kaj antagonismo". En tia okazo la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, antaŭ kvin jaroj proponita de prezidanto Xi Jinping, nun laŭplane okazas. En tiu ĉi bunta soleno por la dialogo de aziaj civilizacioj prezidanto Xi Jinping profunde eksplikis la rilatecon inter la aziaj diversaj civilizacioj kaj inter la azia civilizacio kaj la monda civilizacio kaj prezentis kvar proponojn kiel konstrui la sortkomunumon de la homaro kaj de Azio.

"Reciproka respekto, intertraktado en egaleco; laŭdo al sia belo kun la volo, ke ĉiuj beloj vivu kune; malfermo, inkluzivemo, reciprokaj lernado kaj ensorbado; kaj antaŭenirado kun la tempo kaj evoluigo en novokreo." Tio estas la kvar proponoj de Xi Jinping. Li substrekis, ke la civilizacio, same kiel ĉia vivo, se ĝi restus longe en fermiteco, certe reduktiĝos al pereo.

"Ni kaj honoras nialandan civilizacion per plena prospero kaj kreas kondiĉojn por la disvolviĝo de aliaj civilizacioj, kaj ni esperas, ke en la ĝardeno de la mondaj civilizacioj konkuru ĉiaj kaj ĉiuj floroj de civilizacio."

La hodiaŭa Ĉinio ne nur apartenas al Ĉinio, sed ankaŭ al Azio kaj la mondo. Tia Ĉinio nun survojas al pli bela perspektivo. Ĉinio nepre brakumos la mondon kun pli malferma sinteno kaj kontribuos al la mondo per pli vigla civilizacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin