Inaŭguriĝis Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj

(GMT+08:00) 2019-05-15 10:51:32     Redaktoro:Xiao
Marde en Pekino solene inaŭguriĝis la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris prelegon en la malferma ceremonio.

Ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj el Kamboĝo, Grekio, Singapuro, Srilanko, Armenio kaj aliaj landoj, gvidando de Mongolio kaj estroj de Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj, ĉeestis al la ceremonio.

Sub la temo "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco, partoprenis en la konferenco reprezentantoj de 47 aziaj landoj, junuloj, erudiciulo, oficistoj ekster la regiono, kaj membroj el internaciaj organizoj. La konferenco inkluzivas temajn forumojn, Azian kulturan Karnavalon, Azian Kulturan Semajnon kaj pli ol 110 aliajn koncernajn programojn.

 

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin