Prezidanto Xi renkontiĝis kun armena ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-05-15 14:27:01     Redaktoro:Yu

Marde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun armena ĉefministro Nikol Pashinyan, kiu estas en Ĉinio por ĉeesti la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Armenio, ambaŭ havantaj longan historion de civilizacio, devas antaŭenigi reciprokan lernadon, kiu servos kiel forta subteno por firmigi longedaŭran amikecon inter la du landoj, kune konstrui la Zonon kaj Vojon, kaj injekti novan impeton en regionajn kunlaboron kaj disvolvadon. Li diris, ke Ĉinio pretas antaŭenigi duflankan kunlaboron kaj atingi pli efektivajn rezultojn en diversaj kampoj inkluzive de komerco kaj investado, minekspluato, metalfandado, renovigebla energio kaj ankaŭ infrastrukturo. Li aldonis, ke la du flankoj devas fortigi kunlaboron pri kontraŭterorisma batalo, leĝplenumo kaj sekureco, kaj komune batali "tri fortojn" de terorismo, separismo kaj ekstremismo.

Pashinyan diris, ke Armenio traktas duflankajn rilatojn de strategia perspektivo kaj pretas aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke Armenio firme sin devontigos al batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin