Fokusoj de la Semajno (May. 17)

(GMT+08:00) 2019-05-16 17:10:04     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Merkrede en Pekino, ĉina prezidento Xi Jinping ĉeestis la malferman ceremonion de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj kaj faris prelegon. Li alvokis komunajn klopodojn por krei pli brilan estontecon por civilizacioj de Azio kaj la mondo.

La ĉina prezidanto faris kvar-punktan proponon por firmigi la kulturan fundamenton de konstruado de komunumo kun komuna estonteco por Azio kaj la homaro, tio estas trakti unu la alian kun respekto kaj kiel egaluloj; aprezi la belecon de ĉiuj civilizacioj; subteni malfermon, inkluzivemon kaj reciprokan lernadon; kaj progresi kun la epoko.

Xi diris, ke aziaj civilizacioj verkis brilan ĉapitron en la homa civilizacio. Estante unu el la plej fruaj homaj setlejoj kaj grava naskiĝloko de homa civilizacio, Azio okupas trionon de la tuta tero de la mondo, havas du trionojn de la tutmonda loĝantaro, kaj konsistas el 47 landoj kaj pli ol mil etnogrupoj. La azia popolo faris mirindajn kulturajn atingojn dum la pasintaj miloj da jaroj kaj komencis kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon ekde la frua tempo.

Xi rimarkigis, ke serĉi amikecon kun najbaroj kaj harmonion kun ĉiuj landoj estas la ĉina maniero de komunikado kun la mondo; profitigi la popolon kaj havigi al ili stabilecon kaj prosperon estas la karakteriza valoro de la ĉina civilizacio; senĉesa reformo kaj novigo, kaj progreso kun la tempo estas la senŝanĝa spirito de la ĉina civilizacio; sekvi regulojn de la naturo kaj unuigi la homaron kaj universon estas la filozofio de ekzistado por la ĉina civilizacio.

La 9an de majo la usona registaro deklaris plialtigi de 10% ĝis 25% la aldonitajn tarifojn sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da importitaj ĉinaj varoj ekde la 10a de majo 2019. Tiu ĉi rimedo eskaladas la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono, agas kontraŭ la duflanka konsento pri traktado de komerca konflikto, damaĝas interesojn de ambaŭ flankoj kaj ne konformas al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. La ĉina flanko estas devigita reĝustigi aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj por protekti multflankan komercan sistemon kaj defendi siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn.

Ĉinio decidis plialtigi la aldonitajn tarifojn sur parto de importitaj usonaj varoj kun la valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 25%, 20% aŭ 10% respektive ekde nul-horo de la 1a de junio 2019, kaj la antaŭe aldonitaj 5-procentaj tarifoj sur iuj usonaj varoj estos plu validaj.

La reĝustigo de la aldonitaj tarifoj estas reago al la unuflankeco kaj komerca protektismo de Usono. Ĉinio esperas, ke la usona flanko revenos al la ĝusta vojo de duflanka ekonomia kaj komerca konsiliĝo, laboros kune kun la ĉina flanko, kaj renkontos la ĉinan flankon duonvoje por atingi reciprokprofitan kaj kungajnan interkonsenton surbaze de reciproka respekto.

Irana ministro pri defendo Amir Khatami diris merkrede, ke la irana armeo estas komplete preta por reagi al eksteraj minacoj.

La irana duonoficiala novaĵ-agentejo Tasnim raportis, ke Khatami faris la rimarkojn tiutage en kunveno de eksiĝintaj armeanoj en Tehrano. Li diris, ke la irana armeo estas en la plej altnivela milita defensivo kaj estas preta por reagi al diversaj minacoj. Li aldonis, ke malgraŭ la ekstrema malfacilo kaŭze de la sankcioj de Usono, Irano ankoraŭ akiris grandan atingon en la milita kampo, kaj por fortigi la defendan kapablon, Irano rezignis neniun projekton de nacia defendo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin