Fokusoj de la Semajno (Maj. 31)

(GMT+08:00) 2019-05-31 17:17:27     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj de transmaraj ĉinoj, kiuj estas en Pekino por ĉeesti la naŭan Konferencon por Amikeco de Transmaraj Ĉinaj Asocioj kaj plenan sesion de la direkcio de la Ĉina Transmara Amikeca Asocio.

En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj de la Ŝtata Konsilio, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, esprimis varman bonvenon kaj sincerajn gratulojn al la reprezentantoj kaj salutis transmarajn ĉinojn en la tuta mondo.

La renkontiĝon ĉeestis ankaŭ Wang Yang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Dum la kunveno de la direkcio de la Ĉina Transmara Amikeca Asocio marde matene en Pekino, la ĉeestantoj estis instigitaj fari pli grandan kontribuon al nacia rejuniĝo, al la malfermo de la lando, al paca reunuiĝo de la patrujo kaj al reciproka lernado de civilizacioj.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede renkontiĝis kun vizitanta kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez Parrilla.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke kiel socialismaj landoj, Ĉinio kaj Kubo ĉiam subtenis kaj helpis unu la alian. Ĉinio firme subtenas la legitiman batalon de Kubo por protekto de nacia suvereneco kaj sendependeco. Li diris, ke la venonta jaro markos la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉinio volas kunlabori kun Kubo por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj de la du landoj, pliigi altnivelajn interŝanĝojn, akceli la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj fortigi kunordigon en internaciaj aferoj por kune konservi pacon kaj stabilecon de la du landoj kaj regionoj.

Rodriguez diris, ke Kubo volas labori kun Ĉinio por kune konstrui la Zonon kaj Vojon kaj profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj por pli bona disvolvado de duflankaj rilatoj.

Ĉinio lunde esprimis sian firman oponon kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano en iu ajn formo kaj sub ajna preteksto.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri kaj firme staras kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano.

Laŭ raportoj, Tajvano asertis, ke usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton lastatempe okazigis intertraktadon kun sia tajvana "paralelulo".

Lu diris responde al ĉi-rilata demando, ke la usona registaro klare agnoskis la registaron de la Ĉina Popola Respubliko kiel la ununuran laŭleĝan registaron reprezentantan la tutan Ĉinion, kaj promesis, ke ĝi nur konservos neoficialajn kontaktojn kun Tajvano. Do Bolton kaj David Lee ne povas esti "paraleluloj". Lu diris ankaŭ, ke la principo pri unu Ĉinio konsistigas la politikan fundamenton de ĉina-usonaj rilatoj; la ĉina flanko firme oponas ĉian provon krei "du Ĉiniojn" aŭ "unu Ĉinion, unu Tajvanon", kaj la pozicio de Ĉinio estas klara kaj firma. Li aldonis, "Ni refoje urĝas la usonan flankon sekvi la principon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵoj inter la du landoj, ĉesigi oficialan kontakton aŭ esencan plialtigon de rilatoj kun Tajvano, singarde kaj ĝuste trakti aferojn rilatajn al Tajvano por eviti negativan influon sur ĉina-usonaj rilatoj kaj la kunlaboro inter la du landoj en gravaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin