Fokusoj de la Semajno (Jun. 21)

(GMT+08:00) 2019-06-21 10:38:05     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate urĝis aziajn landojn kaj iliajn partnerojn kunigi la manojn por malfermi novan perspektivon de sekureco kaj disvolvado de Azio sub novaj cirkonstancoj.

En parolado al la kvina pintkunveno de la Konferenco pri Interagado kaj Konfid-Starigaj Rimedoj en Azio, Xi vokis membrojn de la konferenco persisti pri la vizio de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco kaj esplorserĉi regionan sekurecan strukturon kun aziaj trajtoj por realigi kolektivan sekurecon de Azio. Xi diris, ke Azio estas unu el la plej viglaj kaj plej promesplenaj regionoj en la mondo, kaj ankaŭ aziaj landoj alfrontas komunajn defiojn, inkluzive de nesufiĉa politika reciproka fido, neekvilibra ekonomia disvolviĝo, kaj elstaraj sekurecaj kaj administraj demandoj, kaj tial restas longa vojo al realigo de longedaŭra paco kaj komuna prospero. Aziaj landoj faris progreson en konstruado de la azia komunumo kun komuna estonteco en la lastaj jaroj. Xi instigis membrojn de la azia organizo persisti pri siaj celoj, kune kapti ŝancojn kaj trakti defiojn, kaj kune klopodi por malfermi novan perspektivon de sekureco kaj disvolvado de Azio sub novaj cirkonstancoj. Li akcentis, ke konstrui prosperan Azion estas komuna aspiro de aziaj landoj, kaj disvolviĝo estas la ŝlosilo al traktado de ĉiuj problemoj, kaj ĉiuj membroj devas kune labori por akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado, kaj subskribi dokumentojn de regiona integriĝo, kiel ekzemple Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon, en frua dato.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio, Wang Yang, merkrede alvokis klopodojn por akceli la altkvalitan disvolvadon de la manufaktura sektoro de Ĉinio.

"La manufaktura industrio estas la fundamento de Ĉinio kaj la ĉefa batalkampo de altkvalita disvolvado de ekonomio," Wang diris en la ferma kunveno de la sepa sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco en Pekino .

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke Ĉinio fariĝis la plej granda manufaktura lando en la mondo. La reformo kaj pordmalfermo evidente akcelas la procezon de la industriiĝo de Ĉinio.

Ĉinio kaj Brito okazigis novan sesion de ekonomia kaj financa dialogo en Londono lunde, promesante fortigi kunlaboron pri la Iniciato Zono kaj Vojo (IZV) kaj subteni la multflankan komercan sistemon.

Ĉina vicĉefministro Hu Chunhua kaj brita ministro pri financo Philip Hammond kunprezidis la 10an Ĉina-Britan Ekonomian kaj Financan Dialogon, kun vastaj diskutoj pri makroekonomio kaj monda ekonomia regado, komerco kaj investado, partnereco de grandaj projektoj, financa reformo kaj financa merkato, disvolvado kaj kunlaboro en novaj kampoj.

Hu vokis la du landojn efektivigi la konsenton atingitan inter siaj gvidantoj, kunlabori pli multe inter si pri la iniciato Zono kaj Vojo, strikte kunordigi siajn makroekonomiajn politikojn, kaj vastigi komercan kaj investan partnerecon. Hu diris, ke Ĉinio kaj Britio devas nutri novajn punktojn en financa kunlaboro kaj plibonigi tutmondan ekonomian regadon por aldoni novan viglecon al la duflankaj rilatoj.

Hammond laŭdis la fruktodonan kunlaboron ekde la unua ekonomia kaj financa dialogo, kaj diris, ke Britio havas unikajn avantaĝojn en la partopreno en la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas akceli komercan, investan, financan kaj prienergian kunlaboron kun Ĉinio. Britio laboros kun Ĉinio por protekti multflankecon kaj multflankan komercan sistemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin