Programo (Julio 13)Japana ĉefministro Shinzo Abe bonvenigis la gvidantojn de la 20 ĉefaj ekonomioj de la mondo kaj aliaj partoprenantojn antaŭ la komenco de la pintkunveno. Parolante pri la unua tago de la pintkunveno, Abe, kies lando nun servas kiel prezidanto de la Grupo 20, diris, ke li profunde zorgas pri la nuna komerca medio, kaj necesas puiblikigo de forta mesaĝo pri libera, justa kaj nediskriminacia komerco. Li alvokis la Grupon 20 uzi ĉiujn politikajn ilojn por akceli tutmondan ekonomion.
Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la Grupon 20 brakumi disvolvajn oportunojn per pli granda malfermiteco kaj serĉi kungajnajn rezultojn per pli bona kunlaboro, por konduki ekonomian tutmondigon al la ĝusta direkto.
Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la 14a Pintkunveno de la Grupo 20 en la japana urbo Osako. Li vokis la Grupon 20 fokusiĝi pri komunaj interesoj kaj longtempa disvolvado, kaj sin devontigi al realigo de longedaŭra paco kaj prospero de la mondo kaj kontentigo de la vivo de tutmondaj popoloj. Li avertis la Grupon 20 ne fari neinversigeblan historian eraron pro portempa miopeco.
Li promesis, ke Ĉinio pli larĝe malfermos sian merkaton, aktive pliigos importojn, senĉese plibonigos sian komercan medion por fremdlandaj entreprenoj, kaj antaŭenigos intertraktadojn pri diversaj komercaj interkonsentoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio nuligos ĉiujn restriktojn al fremda investo ekster la negativa listo, donos egalan traktadon al ĉiuj kompanioj registritaj en la ĉina ĉeftero kaj plibonigos la sistemon pri plendo de fremdlandaj kompanioj.
Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis BRICS-landojn plifortigi sian strategian partnerecon kaj akceli la plibonigon de tutmonda regado.
Xi faris la rimarkojn dum kunveno kun gvidantoj de aliaj BRICS-landoj flanke de la pintkunveno de la Grupo 20 en la japana urbo Osako.
La gvidantoj diris, ke la nuna mondo estas plena de necerteco, kaj la internacia komunumo alfrontas defiojn de unuflankeco kaj protektismo kaj malfortiĝo de internacia komerca regularo kaj la Monda Organizo pri Komerco, kaj ke BRICS-landoj devas fortigi kunordigon kaj ludi sian gvidan rolon, protekti multflankecon kaj internacian komercan sistemon bazitan sur reguloj, antaŭenigi starigon de reciproke respekta, justa kaj daŭripova komerca reĝimo, ellabori pli ekvilibran tagorgon pri internacia komerca intertraktado kaj fari pli grandan kontribuon por komuna prospero kaj monda ekonomia kresko.
Tiutage en Osako, prezidanto Xi prezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj afrikaj landoj. Li diris, ke la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro malfermis la novan epokon de ĉina-afrikaj rilatoj, kaj ke la ĉina flanko sekvos la ideon de sincereco, veraj rezultoj, amikeco kaj bonintenco kaj ĝustan vidpunkton pri justo kaj interesoj kaj komplete plenumos siajn promesojn al Afriko.
Xi akcentis, ke la ĉina flanko volas puŝi la internacian komunumon pliigi investon en Afriko kaj konduki triamerkatan kunlaboron kun la UN kaj internaciaj partneroj surbaze de respekto al la volo de Afriko. Li aldonis, ke Ĉinio parolos por afrikaj landoj en la UN kaj aliaj multflankaj okazoj pri distribuado de resursoj, kaj plu puŝos la UN financi sendependan packonservadon de Afriko kaj senlace klopodos por longedaŭra paco, disvolvado kaj prospero de Afriko.
Ĵaŭde en Osako, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe. La du flankoj atingis dek-punktan konsenton.
La du gvidantoj akcentis observi principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj de la du landoj kaj efektivigi la politikan interkonsenton, ke la du landoj estas kunlaboraj partneroj kaj ne minacas unu la alian. La du flankoj konsentis subteni striktan kontakton, altigi altnivelan gvidadon kaj senĉese akceli politikan reciprokan konfidon. La du flankoj promesis profundigos kunfandiĝon de interesoj, fortigos pragmatan kunlaboron en sciencteknika novigo, protekto de intelekta proprieto, ekonomio, komerco, investo, financo, kuracado kaj sano, zorgado de maljunuloj, energiŝparado kaj mediprotekto, turismo kaj aliaj. Kiel gravaj kontribuantoj de aziaj civilizacioj, Ĉinio kaj Japanio devas heredi kaj disvastigi fruktojn de aziaj civilizacioj, iniciati egalan dialogon kaj interŝanĝojn kaj kontinue fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun profunda historia kaj kultura origino. Ili diris, ke la du flankoj devas aktive evoluigi interpopolajn amikajn interŝanĝojn kaj akceli reciprokan komprenon. La du gvidantoj reasertis, ke la du flankoj devas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en sekureco, aktive antaŭenigi konstruadon de konstruemaj sekurecaj rilatoj kaj difini strategian reciprokan konfidon kaj reciprokan profiton. La du flankoj devas taŭge solvi tiklajn demandojn kaj konstrueme regi diverĝojn. Kiel gravaj aziaj landoj kaj ĉefaj ekonomioj, Ĉinio kaj Japanio devas kune protekti multflankecon kaj liberkomercan sistemon, aktive gvidi regionan integriĝon, akceli komunan disvolviĝon de ĉiuj landoj, kaj plenumi internacian devon kaj kune trakti tutmondajn defiojn.
