Komenciĝis Suzhou-a Internacia Semajno de Dezajno 2019

(GMT+08:00) 2019-07-02 09:43:50     Redaktoro:Selena

En la 29a de junio en la urbo Suzhou, okazis gazetara konferenco pri Suzhou-a Internacia Semajno de Dezajno 2019. En la gazetara konferenco, organizanto deklaris, ke la semajno de dezajno, kiu okazos de la 24a ĝis la 29a de oktobro, prenas la koncepton "urbo de dezajno kaj metropolo de industrio" kiel ĉeftemon kaj forte antaŭenigas dialogon kaj kunlaboron inter kulturo kaj industrio.

Ĉeestantoj opiniis, ke la Suzhou-a Internacia Semajno de Dezajno 2018 estas bona komenco, kaj estas kredeble, ke ĉijare pli da bonaj riĉfontoj estos aldonitaj por montri enhavojn pri urboj, industrioj kaj la popola vivteno.

Londono, metropolo pri dezajno, sin montris en la gazetara konferenco kiel ĉefa urbo de la Suzhou-a Internacia Semajno de Dezajno 2019. En tiu ĉi jaro, Londono kaj Suzhou kunlaboros en programo pri klasika dezajna industrio per unujara kunlaboro de intelekta proprieto kaj komuna ekspluato kaj establos kompletan komunikadon kaj kunlaboron de kultura dezajno de ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin