Fokusoj de la Semajno (Jul. 05)

(GMT+08:00) 2019-07-05 14:22:09     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde en la malferma ceremonio de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2019 en la urbo Dalian, ke la lando fariĝos pli malferma, travidebla kaj antaŭvidebla por fremda investo, kaj ĝia komerca medio pliboniĝos. Li akcentis, ke Ĉinio senŝanceliĝe akcelos la malfermon en ĉiuj kampoj, subtenos fremdan investadon en progresintaj manufakturaj industrioj, kiel ekzemple elektronika informo, ekipaĵa fabrikado, medicino kaj novaj materialoj, kaj fremdan investadon en la centraj kaj okcidentaj regionoj de la lando. Li aldonis, ke favoraj politikoj estos publikigitaj koncerne ekipaĵan importadon, kompanian enspezimposton kaj liveradon de tero.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio forigos plafonon de fremdlanda posedrajto de makleristoj, templimaj negocistoj kaj vivasekuristoj antaŭ 2020, la jaro antaŭ la plano, por plu malfermi la financajn kaj aliajn industriojn de modernaj servoj. La aliro de eksterlandaj investantoj al valor-aldonaj telekomunikadoj kaj transportado ankaŭ alfrontos reduktitajn limigojn. Li ankaŭ promesis plenumi la promeson doni nacian traktadon al eksterlandaj financaj institucioj en la kampoj de kredit-informo, kredit-taksado kaj pagado. Ankaŭ la duvoja malfermo de la merkato de obligacioj de Ĉinio vastiĝos. Ĉinio konstruos internacian komercan medion orientitan al merkato kaj bazitan sur laŭleĝa regado por plu stimuli merkatajn entojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde, ke Ĉinio firme oponas intervenon de iuj landoj en aferojn de Honkongo kaj en la internajn aferojn de Ĉinio.

Geng diris, ke la perforta ago de sturmo al la Domego de la Leĝdona Konsilio en la Honkonga Speciala Administracia Regiono serioze malobeis laŭleĝan regadon kaj minacis socian ordon. Li diris, ke Ĉinio forte kondamnas la perforton kaj firme subtenas la registaron kaj policon de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en traktado de la okazaĵo laŭ la leĝo. Honkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas tute internaj aferoj de Ĉinio. Li akcentis, ke la ĉina registaro esprimas fortan malkontenton pri kaj rezolutan oponon kontraŭ interveno de koncernaj landoj en honkongajn aferojn, kaj petas koncernajn landojn paroli kaj agi singarde, ne sendi iun ajn miskomprenigan signalon nek preni iun ajn eraran agon.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede subskribis leĝprojekton pri ĉesigo de la partopreno de Rusio en la Traktato pri Mezdistancaj Nukleaj Fortoj kun Usono.

La leĝo, publikigita en la rusa retejo pri leĝa informo, validiĝis tuj. La rusa Ŝtata Dumao, la malsupera ĉambro de parlamento, aprobis la leĝprojekton prezentitan de Putin en la 18a de junio, kaj la Federacia Konsilio, la supera ĉambro, aprobis ĝin en la 26a de junio.

Putin decidis haltigi la partoprenon de Rusio en la traktato por reagi al la usona retiro de la grava armil-rega pakto subskribita de Sovetunio kaj Usono en 1987.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin