Usona vendo de armiloj al Tajvano estas ludo kun fajro

(GMT+08:00) 2019-07-10 10:54:31     Redaktoro:Selena
La ago de Usono serioze malobservis principon pri unu Ĉinio kaj difinon de tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, agis kontraŭ grava konsento de la du ŝtatestroj dum la osaka renkontiĝo kaj krude intervenis en internajn aferojn de Ĉinio. Tio estas ludo kun fajro!

En la pasintaj jaroj, Usono traktas demandon de la rilatoj inter la ĉeftero kaj Tajvano per tri komunaj komunikaĵoj inter Ĉinio kaj Usono, t.e. Usono agnoskis, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas unika laŭleĝa registaro de Ĉinio, kaj Tajvano estas ĝia unu parto. Samtempe kun tio, Usono liveras militan subtenon al Tajvano laŭ Leĝo pri Rilatoj kun Tajvano, la formo de enlanda leĝo. Armila vendo al Tajvano estas negativa faktoro por ĝeni kaj influi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Usona Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj aprobis Leĝon pri Vojaĝo al Tajvano por permesi al usonaj oficistoj viziti Tajvanon, kaj la usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis Leĝon por Garantii Tajvanon 2019 por normaligi vendon de armiloj al Tajvano. Ĉio ĉi reflektas la maltrankvilon de iuj fortoj de Usono pri disvolvado de la ĉeftero kaj ankaŭ montras ĝian malican intencon por subpremi Ĉinion. Tamen tiaj intencoj agas kontraŭ tendenco de tutmondiĝo kaj komuna aspiro de popoloj. Nun la ĉeftero estas plej granda komerca partnero, eksporta merkato kaj investa loko de Tajvano. En 2018, la komerca sumo de la du bordoj superis 200 miliardojn da usonaj dolaroj.

Ĝuste pro tio, tajvanaj amaskomunikiloj racie montris, ke Tajvano estas ludmarko de Usono ĉe politika transakcio. Estas tro naive por opinii, ke Tajvano povas garantii stabilan disvolvadon nur per dependo de Usono. Post praktiko de reformo kaj pordmalfermo en pasintaj 40 jaroj, la du bordoj estas multe pli proksimaj ol iam ajn antaŭe por atingi la celon de paca reunuiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin