Blanka libro helpas al internacia komunumo pli bone koni Xinjiang

(GMT+08:00) 2019-07-23 14:27:19     Redaktoro:Selena

Alilandaj fakuloj kaj kleruloj diris, ke la blanka libro pri Xinjiang, dimanĉe publikigita de la ĉina registaro, helpas al la internacia komunumo informiĝi pli multe pri la aŭtonoma regiono de Ĉinio kaj refuti misinterpreton kaj distordon de faktoj.

La blanka libro titolita "Historiaj Aferoj Koncernaj al Xinjiang" montris, ke la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la ĉina nordokcidenta landparto delonge estas integra parto de la ĉina teritorio, sed ne "Orient-Turkestano". Cetere en tiu loko ekzistas multaj religioj dum longa tempo, kaj Islamo ne estas indiĝena nek unika kredsistemo de ujguroj.

Sonia Bressler, franca verkisto kaj ĉinologo, diris, ke la dokumento resumis la historion kaj realon de Xinjiang kaj helpis al iuj okcidentanoj, kiuj estis misgviditaj de antaŭjuĝo, malkovri la veron de Xinjiang.

Bressler vojaĝis tra Xinjiang. Ŝi opiniis, ke en Ĉinio troviĝas 56 etnaj grupoj, kaj Xinjiang estas ekzemplo de etna harmonio.

Abdulaziz Alshaabani, saud-arabia fakulo pri ĉinaj aferoj, diris, ke klopodoj faritaj de Ĉinio por disvolvado de ekonomio kaj konservo de socia stabileco en Xinjiang surbaze de ĝiaj propraj kondiĉoj devas esti respektataj kaj komprenataj de la internacia komunumo. Li aldonis, ke tiuj rimedoj efike retenis aperon kaj cirkuladon de ekstremismo kaj terorismo kaj akcelis socian evoluado kaj ekonomian kreskadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin