Unua butiko por sperti kvina-generacian reton en Hongkong

(GMT+08:00) 2019-08-06 15:17:26     Redaktoro:Selena

En la 1-a de aŭgusto, la unua butiko por sperti kvina-generacian informadikan teknologion de la kompanio Ĉina Movebla Komunikado estis malfermita en Hongkongo. En la butiko, troviĝas multaj informadikaj aplikaĵoj, kiuj montras gravecon de la kvina-generacia reto en la scienca kampo kaj ĝia aplikado en la estonteco, cetere klientoj povas uzi tiujn aplikaĵojn por koni speciajn ecojn.

Li Feng, ĝenerala direktoro de filio de Ĉina Movebla Komunikado en Hongkongo, diris, ke ili jam faris sufiĉan preparon por komerca uzo de la kvina-generacia teknologio. En oktobro de tiu ĉi jaro, la loka registaro de Hongkongo aŭkcios la spektron laŭ diversaj fazoj, kaj la filio aktive partoprenos en la aŭkcio por servi al hongkong-anoj kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de cifereca urbo per pli ampleksa retservo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin