Fokusoj de la Semajno (Aug. 16)

(GMT+08:00) 2019-08-16 14:35:33     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Ĉina Misio al la Unuiĝintaj Nacioj (UN) marde diris, ke proparolanto de la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj faris malĝustan deklaron pri Honkongo, kiu malkonfirmas la faktojn.

En rimarkoj de proparolanto, publikigita marde posttagmeze, la ĉina misio diris, ke la deklaro de la homrajta institucio de la UN intervenas en okazaĵojn en Honkongo, kiuj estas la enlandaj aferoj de Ĉinio, kaj sendas la malĝustan signalon al la perfortaj krimuloj. Ĉinio esprimas profundan malkontenton kaj firman oponon.

La Alta Komisarejo de la UN pri Homaj Rajtoj marde publikigis deklaron pri la situacio en Honkongo dum regula gazetara konferenco en Ĝenevo.

La ĉina misio diris, "Manifestacioj en Honkongo lastatempe havis perfortan turniĝon, ĉar iuj radikalaj tumultuloj intence faris perforton. Ilia konduto havas neniun rilaton kun paca manifestacio. Ni rimarkas, ke la Alta Komisarejo kondamnas ian ajn perforton aŭ detruon de posedaĵoj."

La ĉina misio emfazis, ke la polica trupo estas la spino de la publika ordo kaj laŭleĝa regado de Honkongo, kaj la ĉina centra registaro firme subtenas ĉefadministranton Carrie Lam kaj la registaron de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en plenumado de devoj laŭ la leĝo.

Ĉinio kaj Japanio sabate okazigis novan strategian dialogon, la unuan el tiaj intertraktadoj en sep jaroj, kio markis, ke rilatoj inter la du landoj revenis al la ĝusta vojo kaj stabile progresas.

La du delegacioj, estrataj de ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng kaj japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba respektive, interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

La dialogo montris sinceran volon de ambaŭ landoj por serĉi novan konsenton pri elstaraj demandoj kaj servis kiel akcelilo por plibonigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Komencita en 2005, la strategia dialogo okazis 13 fojojn ĝis 2012, kaj ludis gravan rolon por venki politikajn obstaklojn kaj difini la gravan konotacion kaj kadron de duflankaj strategiaj kaj reciprokprofitaj rilatoj. Tamen ĝi estis haltigita pro sekvaj eraroj de la japana flanko, precipe pri demandoj de historio.

La duflankaj rilatoj montris signojn de varmiĝo sub la strategia gvidado de la gvidantoj de la du flankoj en la lastaj jaroj. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun japana ĉefministro Shinzo Abe antaŭ la Osaka Pintkunveno de la Grupo 20 en junio, kaj ili atingis dekpunktan konsenton por kune antaŭenigi sanan disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Lunde en la katara ĉefurbo Daŭho, Usono kaj la afgana grupo Talibano finis la 8an intertraktadon. La du flankoj ankoraŭ ne povis atingi definitivan interkonsenton, tamen ambaŭ diris, ke la intertraktado rikoltis pozitivajn rezultojn.

Zalmay Khalilzad, speciala reprezentanto de la usona registaro pri repacigo de Afganio, diris lunde per socia komunikilo, ke tiutage Usono kaj Talibano finis la 8an intertraktadon komencitan en la 3a de tiu ĉi monato. Li diris, ke la lastaj kelkaj tagoj de la intertraktado fokusiĝis ĉefe pri demandoj de teknikaj detaloj, kaj la intertraktado rikoltis pozitivajn rezultojn. Tamen li ne malkaŝis, en kiuj kampoj progresis la intertraktado.

Zabiullah Mujahid, proparolanto de Talibano, tiutage diris per socia komunikilo, ke la 8a intertraktado estis malfacila, tamen fruktodona. Reprezentantoj de ambaŭ flankoj raportos al siaj estroj pri la intertraktado por decidi pluajn paŝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin