Inaŭguriĝis unua Forumo de Naciaj Parkoj

(GMT+08:00) 2019-08-19 16:45:36     Redaktoro:Selena

La unua Forumo de Naciaj Parkoj lunde antaŭtagmeze inaŭguriĝis en la ĉefurbo Xining de la ĉina nordokcidenta Qinghai-provinco. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la forumo, alvokante fari klopodojn por krei pli belan estontecon de la monda ekologia civilizacio kune kun aliaj landoj.

En la mesaĝo, Xi diris, ke la ekologia civilizacio havas tre gravan signifon por disvolviĝo kaj progreso de la homa civilizacio. En la lastaj jaroj, Ĉinio persistis en koncepto de sistema regado de naturaj resursoj, inkluzive de montoj, riveroj, arbaroj, lagoj, herboj kaj aliaj. La regiono Sanjiangyuan, la akva fonto de Ĉinio, estas la unua prova parko en la sistemo de naciaj parkoj en Ĉinio. Ĉinio celas per la sistemo de naciaj parkoj, teni originecon kaj kompletecon de natura ekologia sistemo, protekti ekologian diversecon kaj defendi ŝirmilon de ekologia sekureco. Tio estas grava rimedo de Ĉinio por antaŭenpuŝi ekologian protekton, konstrui pli belan landon kaj akceli harmonian kunekziston de la homaro kaj la naturo.

Xi akcentis en la mesaĝo, ke surbaze de propraj kondiĉoj, Ĉinio ankaŭ devas lerni spertojn de aliaj landoj por antaŭenigi la ekologian civilizacion. Li esperas, ke ĉeestantoj faros diskuton kaj interŝanĝon pri kreo de pli bela estonteco de la monda ekologia civilizacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin