La 19an de aŭgusto la usona vicprezidento Pence faris paroladon en la Detrojta Ekonomia Klubo, asertante, ke Usono "tre respektas la ĉinan popolon", ne esperante al la ĉina merkato esti trafita de perdo, sed se Usono volas, kun Ĉinio, atingi interkonsenton pri ekonomio kaj komerco, Ĉinio do devas observi siajn diversajn promesojn kaj inter alie la komplektecon de la honkonga leĝaro laŭ la "Ĉina-Brita Komuna Deklaracio pri la Problemo de Honkongo" subskribita en la jaro 1984.
Tiuj vortoj de Pence estas kaj hipokritaj kaj absurdaj. Tio estas senskrupule politikigi la problemon de ekonomio kaj komerco, malkaŝe interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj intence pliigi ĵetonojn por subpremi kaj bridi Ĉinion. Jen malicega intenco!
En la pasinta pli ol unu jaro de la ĉina-usona interkonsiliĝo pri ekonomio kaj komerco, ĉiufoje, kiam aperis obstrukco, tio fontis el Usono. Ĝi forĵetis komunajn ideojn, perfidis siajn promesojn. Ĝi unuflanke svingis la klabon de dogano kaj aliflanke malsincere proklamis respekti la ĉinan popolon, ne esperi al la ĉina merkato esti trafita de perdo. La ago kaj la parolo de Pence kaj de liaj similuloj tute ne povas esti en akordo. Jen treega hipokriteco!
Oni vidas, ke en la pasinta pli ol unu jaro depost la provoko de ekonomia kaj komerca konflikto fare de Usono, la ĉina ekonomio ĉiam funkcias inter konvena intervalo, ĝia fleksebleco estas forta kaj ĝia vigleco sufiĉa. Kontraŭe estas Usono, kies ekonomio ĝuste nun frontas la riskon de regreso kaj ĉiam pli malfortiĝas. Precipe, en la lasta tempo, en Usono aperis malnormala fenomeno, tio estas, la profitkvoto de la dekjara ŝtata obligacio estas pli malalta ol tiu de la dujara. Tion ĝenerale konsideras investantoj kiel grava antaŭaverta signalo de regreso de la usona ekonomio. Kvankam Peter Navarro, Lawrence Kudlow, Pence kaj aliaj similaj sinsekve elpaŝis kaj asertis: "Oni ne vidas regreson de la usona ekonomio", sed ilia senforta kaj pala sinpravigo ne povas kovri la ondon da voĉoj en la usona merkato. Ĝuste konsiderante pri la du flankoj: la enlandaj ekonomio kaj politiko, ili pliigis subpremon al Ĉinio.
Ĉinio absolute ne povos disvolvi sin je la kosto de ofero de la naciaj interesoj, nek forlasi siajn justajn rajtojn. Neniu iluziu sin, ke Ĉinio englutu amaran frukton, kiu nocus ĝin mem, kaj iu ajn intenco politikigi la problemon de ekonomio kaj komerco certe fiaskos.