Kelkaj usonanoj suferos la sekvojn pro siaj malĝustaj vortoj

(GMT+08:00) 2019-08-21 20:29:45     Redaktoro:Xiong
Lastatempe prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj senatano Marco Rubio publike diris, ke ili diskutos adopti "la leĝprojekton pri homaj rajtoj en Honkongo". En la 21a de aŭgusto la komisiono de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio pri laŭleĝa laboro serioze esprimis firman oponon al tiu agado, kiu estas kruda interveno al la ĉina interna politiko.

Proparolanto de la komisiono pri eksteraj aferoj You Wenze de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) sabate kritikis la malĝustajn vortojn de prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj senatano Marco Rubio. Li diris, ke la kontraŭleĝaj aktivadoj en Honkong, precipe la ekstremaj kaj perfortaj agoj, serioze malobservis la Konsititucion de la Ĉina Popola Respubliko, Elementan Leĝon de Honkonga Speciala Administra Regiono de Ĉina Popola Respubliko, Leĝon pri Nacia Flago de Ĉina Popola Respubliko, Leĝon pri Nacia Emblemo de Ĉina Popola Respubliko kaj aliajn leĝojn de la Honkonga Speciala Administra Regiono. Ili publike provokis la principon kaj minimumon de la politiko "Unu lando, du sistemoj", krude tretis la laŭleĝan regadon kaj socian ordon de Honkongo, severe endanĝerigis la vivon, posedaĵon kaj sekurecon de civitanoj, kio nepre estos lauleĝe traktita.

La proparolanto diris, ke kelkaj personoj el Usono beligis la perfortan krimon kiel batalon por homrajto kaj libereco, priskribis la laŭleĝajn agojn de polico kiel perfortan subpremon. Ili puŝas usonan parlamenton pasigi la nomatan leĝon pri homrajto kaj demokratio en Honkongo, kio severe malkonservis la spiriton de laŭleĝa regado, estis senmaska duobla normo, kaj estis kruda interveno al la ĉina interna politiko.

La proparolanto aldonis, ke konservado de socia ordo kaj stabileco de Honkongo nepre dependas de laŭleĝa regado. Honkongo apartenas al Ĉinio kaj la aferoj en Honkongo estas internaj aferoj de Ĉinio. La longtempa prosperiĝo kaj stabileco estas forta volo de ĉiuj ĉinaj popolanoj, inkluzive de 7,5 milionoj da honkongaj civitanoj. Tio estos ne movebla de malmultaj perfortaj krimuloj, nek ŝanĝebla sub la interveno de iaj ajn eksteraj fortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin