Ĉu Twitter kaj Facebook vere ne havas hontosenton?

(GMT+08:00) 2019-08-21 20:50:40     Redaktoro:Xiong

Lastatempe la usonaj sociaj retejoj Twitter kaj Facebook proklamis fermi preskaŭ mil kontojn, asertante, ke tiuj kontoj "disvastigis 'falsajn informojn' pri la honkongaj manifestacioj", kaj krome, "ili ricevis la subtenon de la ĉinaj aŭtoritatoj". Atentemaj retanoj trovis, ke la tekstoj kaj bildoj en tiuj kontoj malpermesitaj de Twitter kaj Facebook tamen ĝuste montris objektajn informojn pri la tumultigo de Honkongo fare de sabotantoj.

Twitter kaj Facebook konfuzas nigron kun blanko kaj ne distingas inter vero kaj malvero, kaj tio ĝisfunde forŝiris ilian maskon de "libereco je parolo". Ili jam fariĝis komplicoj de tiuj politikaj fortoj, kiuj perforte malordigas Honkongon. Twitter kaj Facebook tiel agis, ĉu ili vere ne havas hontosenton?

El la deklaro publikigita de Twitter kaj Facebook, la "enhavo malobserva al preskriboj" laŭ ilia juĝo kuŝas ĉefe en du flankoj: retanoj protestis kontraŭ tiuj perfortuloj, kiuj sturmis la domon de la leĝdona konsilio, atakis policanojn, obstrukcis trafikadon, batis ĵurnistojn, kaj simile; kaj ili subtenis la honkongan policon ne preterlasi perfortulojn kaj severe plenumi leĝordon. Tiuj tekstoj kaj bildoj tamen estis malpermesitaj de Twitter kaj Facebook kaj rigarditaj de ili kiel "falsaj informoj". Do Twitter kaj Facebook jam perdis la plej bazan konsciencon, kaj ili publike malestimas la juston kaj moralon de la homaro.

Estas ridinde, ke por serĉi al si pretekston, Twitter kaj Facebook, kontraŭ sia konscienco, diris, ke tiuj kontoj estas "organize subtenataj de la ĉinaj aŭtoritatoj". Tio vere subtaksis la saĝon de la homaro.

Usono estas la lando kun libereco je parolo, sed ĉi-foje Twitter kaj Facebook denove montras sin al la mondo, ke por usonaj fipolitikistoj "libereco je parolo", "demokratio, justeco, senpartieco", ĉio ĉi tio estas nur kartoj en iliaj manoj. Ili havas "duoblan normon" kaj, laŭ bezono, povas esti konfuzi nigron kun blanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin