De la 31a de marto ĝis la 3a de aprilo dum la ferioj de Qingming-Festo, mi kaj miaj familianoj vojaĝis al Xi'an. Xi'an estas ĉefurbo de provinco Shaanxi, nordokcidenta parto de Ĉinio, kun la historio de 3 100 jaroj. Ĝi estis ĉefurbo de 16 dinastioj en la antikva Ĉinio, kaj posedas profundan kaj riĉan kulturan heredaĵon.
Tamen hodiaŭ mi konigos al vi ne ĝian historion, sed bongustajn manĝaĵojn. Se vi havus ŝancon, gustumu ilin ĉeloke!
搅团 Jiaotuan, estis farita el maiza faruno
麻食 Mashi, kuiritaj malgrandaj pastoj, faritaj el faruno
洋芋擦擦 vaporigita terpomo-pecetoj kun faruno
饸饹面 Hele-nudelo
烤全羊 rostita ŝafaĵo
牛肉丸胡辣汤 supo kun pipro kaj bovaĵo-pilkoj
羊肉泡馍 pecetoj de ĉina pano kun ŝafaĵa supo
凉皮 malvarma riza nudelo
桂花糕 kuko farita el aroma osmanto kaj rizo