Ĉinio reagos al komerca hegemonio per kvieteco kaj racio

(GMT+08:00) 2019-08-26 18:50:18     Redaktoro:Yu

Por reagi al la lastatempa anonco de la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ke Usono metos 10-procentajn aldonajn tarifojn sur ĉinajn importaĵojn kun la valoro de ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj, Ĉinio devigite preni kontraŭrimedojn. Sed iuj usonanoj senmotive atakis ĉi tiujn kontraŭrimedojn prenitajn laŭ koncernaj leĝoj de Ĉinio ka la principo de internacia leĝo, kaj eĉ minacis altigi tarifojn sur ĉinaj importaĵoj kun la valoro de 550 miliardoj da usonaj dolaroj, daŭrigante maksimuman premadon kontraŭ Ĉinio.

Usono senbride efektivigas aldonajn tarifojn sur importaĵoj el aliaj landoj, sed ĝi ne permesas al siaj komercaj partneroj preni kontraŭrimedojn. Tiaj agoj vivece interpretas la hegemonian logikon de Usono. Ĉinio neniel submetiĝos al tia konduto kaj reagos kviete kaj racie.

Estas konate, ke Usono provokis la komercan militon per efektivigo de aldonaj tarifoj sur ĉinaj importaĵoj. En la pasinta pli ol unu jaro, Usono kelkfoje rompis siajn promesojn kaj senĉese levis tarifajn rimedojn. Ĉinio estis devigita preni kontraŭrimedojn tri fojojn konforme al enlandaj leĝoj kaj la principo de internacia leĝo, kio estis tute justa agado de suverena ŝtato por protekto de naciaj interesoj kaj gajnis vastan rekonon de la internacia komunumo.

Hegemonia logiko kaj komerca tiraneco de Usono estas oponataj de la tuta mondo. Kontraste, la kontraŭrimedoj, kiujn Ĉinio prenis kviete kaj racie kun plena konsidero pri la ĝenerala situacio, estas rigardataj de la internacia komunumo kiel justaj reagoj al la komerca tiraneco de Usono.

La pozicio de Ĉinio estas konsekvenca, ke ĝi ne volas fari komercan militon, sed ne timas komercan militon. Ĉinio volas solvi demandojn per konsiliĝo surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, sed ĝi ne cedos sur gravaj principoj nek submetiĝos al ia ajn maksimuma premado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin