Guangxi plenforte konstruas grandan pasejon por internacia komerco

(GMT+08:00) 2019-09-03 15:32:25     Redaktoro:Selena

Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en la ĉina suda landparto estas unu el aŭtonomaj regionoj de etnaj grupoj en Ĉinio. De 1958, kiel aŭtonoma regiono, Guangxi akiris gravan progreson en la ekonomio kaj en la plibonigo de la popola vivo. Cetere ĝia strategia pozicio kaj speciala rolo en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj konstruado de komunumo de komuna estonteco inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj pli evidentiĝis.

Lu Xinshe, kompartia estro de Guangxi diris en gazetara konferenco en la 2a de septembro, ke de 1958 post starigo de la aŭtonoma regiono, la malneta produkto de la regiono superis 2 duilionojn da juanoj en 2018, kaj pokapa produkto superis 6 milojn da usonaj dolaroj.

En la komenco, industria infrastrukturo de la regiono estis ege malforta, kaj nun ĝi posedas dek industriojn kun cent miliardoj da juanoj, inkluzive de manĝaĵoj, aŭtoj kaj mekaniko. Inter ili, jara produkto de aŭtoj superis 2 milionojn, kio okupas gravan lokon en la lando. La totala longo kovrita de rapidaj trajnoj atingis 1771 kilometrojn.

Lu Xinshe diris, ke Guangxi estas ununura provinco en Ĉinio, kiu tere kaj mare interligas landojn de Asocio de Sudorientaziaj Landoj, kaj estas plej oportuna pasejo por veturi sur la maron. Li aldonis, ke la plej granda avantaĝo de Guangxi estas pozicio kaj la plej granda latenta forto estas malfermo.

Guangxi konstruas internacian pasejon por akceli akordigon kun la Zono kaj Vojo, profundigas kunlaboron kun okcidentaj provincoj, kiaj Guizhou, Sichuan, Gansu kaj aliaj, rapidigas plialtigon de la ekonomia zono inter riveroj Zhujiang kaj Xijiang kaj servas al la konstruado de la Grandgolfa Regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin