Ĉinio okazigis kunvenon pri sia progreso en homaj rajtoj

(GMT+08:00) 2019-09-10 14:23:31     Redaktoro:Selena

La 42a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN inaŭguriĝis lunde en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Dum la sesio, la Ĉina Societo pri Esploro de Homaj Rajtoj organizis flankan kunvenon kun la temo "70-jara progreso de nova Ĉinio en homaj rajtoj", amplekse montrante atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj en la pasintaj 70 jaroj.

Wu Leifen, ĝenerala vicsekretario de la Ĉina Societo pri Esploro de Homaj Rajtoj prezidis la kunvenon. Ŝi diris, ke en la pasintaj 70 jaroj post la fondiĝo de la popola respubliko, Ĉinio fokusiĝis al akcelo kaj protekto de homaj rajtoj, kombinante ĝeneralan principon de homaj rajtoj kun siaj praktikoj, kio helpis al la lando atingi rimarkindan historian sukceson en la afero de homaj rajtoj kaj krei senprecedencan miraklon en disvolvado de homaj rajtoj.

Preskaŭ 50 diplomatoj de diversaj landoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj ĉeestis la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin