Fokusoj de la Semajno (Aug. 13)

(GMT+08:00) 2019-09-13 12:37:20     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio merkrede publikigis la unuan aron da listoj de usonaj varoj esceptitaj kiel la unuaj el aldonaj tarifoj sur usonaj produktoj. Laŭ la Dogantarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio, la escepto validiĝos en la 17a de septembro. Estis la unua fojo, ke Ĉinio publikigis listojn de varoj esceptitaj el aldonaj tarifoj sur usonaj produktoj, de post kiam Usono eskaladis komercajn konfliktojn. Ĉinio publikigis la listojn por maksimume redukti la influon de komercaj konfliktoj sur kompanioj en Ĉinio, kio reflektis trankvilon kaj raciecon de la ĉina flanko en traktado de komercaj konfliktoj kaj ankaŭ ĝian respondecon pri entreprenoj kaj civitanoj.

En la pasinta pli ol unu jaro, fronte al la unuflankaj kaj protektismaj praktikoj de Usono, Ĉinio devigite prenis kontraŭrimedojn trifoje. Ĉinio aldonis tarifojn sur usonajn produktojn ne por kolekti tarifojn de usonaj kompanioj, sed por firme defendi kernajn interesojn de la nacio kaj bazajn interesojn de la popolo kaj por protekti siajn justajn rajtojn kaj interesojn. Ĉar la ĉina flanko scias, ke estas neniu gajninto en komerca milito, kaj ĝiaj reagoj al usonaj rimedoj de la Sekcio 301 povas influi ankaŭ entreprenojn en Ĉinio, ĝi rezolute oponas komercan konflikton. Ĉinio firme reagas al usona tiranaj agoj, kaj samtempe ĝi faras plejeblon por redukti influon sur entreprenoj en Ĉinio. La ellaboro kaj publikigo de la listoj de varoj esceptitaj el aldonaj tarifoj plene reflektas ampleksan konsideron de Ĉinio en traktado de komerca milito.

Ekonomiaj ministroj el la 10-membra Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Ĉinio lunde kunvenis en Bangkoko. La asocio reasertis plifortigon de siaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kun Ĉinio, aprezis la subtenon de Ĉinio al ĝiaj klopodoj por interligo kaj integriĝo, kaj esprimis volon akordigi sian planon pri interligo kun la iniciato Zono kaj Vojo.

Laŭ la gazetara deklaro publikigita post la kunveno, ekonomiaj ministroj aŭ iliaj reprezentantoj de la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio reasertis siajn promesojn pri plifortigo de komercaj kaj ekonomiaj rilatoj inter la du flankoj.

La deklaro diris, ke la ministroj bonvenigas kontinuan kreskon de varkomerco inter Ĉinio kaj la asocio. Ekde 2009 Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de la asocio. Laŭ donitaĵoj de la asocio, en 2018, la sumo de varkomerco inter la asocio kaj Ĉinio atingis 479,4 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 17,1% de la totala varkomerco de la asocio. Donitaĵoj de la du flankoj montris, ke, anstataŭ Usono, la asocio fariĝis la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio en la unua duono de 2019. En la lasta jaro, Ĉinio rekte investis 10,2 miliardojn da usonaj dolaroj en la asocio, fariĝante la tria plej granda fonto de fremdlanda rekta investo por la asocio inter la dialogaj partneroj de la asocio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en Pekino, ke Ĉinio kaj Germanio ambaŭ estas kontentaj pri rezultoj de la vizito de germana ĉefministro Angela Merkel.

Hua faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Ŝi diris, ke unue, ambaŭ flankoj montris sian respondecon pri subteno de multflankeco kaj libera komerco; due, ambaŭ promesis persisti en malfermo kaj inkluzivo kaj grandigi dudirektan merkatan malfermon; kaj trie, ili refoje konfirmis, ke la du landoj profundigos reciprokprofitan kunlaboron. La du flankoj kredis, ke kunlaboro inter la du landoj en novenergiaj veturiloj, inteligenta fabrikado, ciferecigo kaj la kvina-generacia telekomunika reto havas vastajn perspektivojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin