Oficialuloj de UN kaj senditoj de pluraj landoj festis 70-jaran jubileon de ĈPR

(GMT+08:00) 2019-09-22 14:11:05     Redaktoro:Yu

Vendrede vespere, la konstanta misio de Ĉinio al la UN okazigis akcepton por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR). Pluraj altrangaj oficialuloj de la UN kaj reprezentantoj de aliaj landoj al la UN alte taksis la atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj ĝiajn kontribuojn al konservado de monda paco kaj akcelo de tutmonda disvolvado.

Jean-Pierre Lacroix, ĝenerala vicsekretario de la UN pri packonservaj aferoj, diris, ke la monda estas plena de defioj, kaj ili tre ĝojas akiri subtenojn de Ĉinio. Li diris, ke okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li volas diri "dankon" al ĉinaj packonservantoj laborantaj en diversaj lokoj de la mondo.

Vasily Nebenzya, konstanta reprezentanto de Rusio al la UN, diris, ke en la pasintaj jardekoj Ĉinio realigis grandegan progreson kaj fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj de la mondo. Li diris, ke ĉina-rusaj rilatoj baziĝas sur reciproka respekto kaj reciproka fido kaj estas ĉefaj stabiligaj faktoroj de la malkvieta mondo.

Maleeha Lodhi, konstanta reprezentanto de Pakistano al la UN, diris al raportistoj, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo havas gravan signifon por la mondo, kaj lia lando ĝojas pro kaj fieras pri sia partopreno en la iniciato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin