Brita ĉinologo: disvolviĝo de Ĉinio en pasintaj 70 jaroj portas en si pli belan estontecon

(GMT+08:00) 2019-09-24 15:08:26     Redaktoro:Selena

Profesoro Charles Aylmer estas estro de la ĉina departemento de biblioteko de brita universitato Cambridge. Aylmer, 65-jara, estis destinita por kunigi kun Ĉinio ekde sia infanaĝo. Kiam li estis 11-jaraĝa, li ŝatis ĉinajn ideogramon kaj kaligrafion. Diplomiĝinte el la ĉinlingva fakultato de la universitato Cambridge, li venis al Pekina Universitato en 1977 por peti instruadon.

Dum studado en la Pekina Universitato, danke al la fakultato pri antikva skriba lingvo, li ekinteresiĝis pri enskriboj sur testudkarapacoj kaj bestostoj (de Shang-dinastio, ĉ.16-a ĝis 11-a jarcento a.K.). Pri tio, li fariĝis la unua brito, kiu konas tiajn skribaĵojn.

Revenante al Britio, li elektis la universitaton Cambridge por labori, kiu konservas kompletajn testudkarapacojn kaj bestostojn en la biblioteko. 40 jaroj pasis, profesoro Aylmer forte emociiĝis pro grandegaj ŝanĝiĝoj okazintaj de Ĉinio.

"En pasintaj 70 jaroj, Ĉinio havis multajn grandegajn ŝanĝiĝojn, tamen la spirito de ĉinoj pri senlacaj penoj kaj kontribuoj por sin perfektigi restas senŝanĝa. Cetere la spirito iom post iom penetras en la homajn mensojn kaj profunde influas diversajn landojn de la mondo. Nun Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en la mondo, fakte la grava pozicio de Ĉinio en la mondo jam estis nature montrita antaŭe. En la 50aj jaroj de la pasinta jarcento, tiama ĉina prezidanto Mao prognozis, ke la ĉina popolo faros gigantan kontribuon al la tuta homaro, kaj nun tio estas realigita."

Parolante pri la disvolva procezo kaj perspektivo de Ĉinio, profesoro Aylmer citis parolon de eksa brita ĉefministro Winston Churchill:

"Tio ne estas finiĝo, tio eĉ ne estas komenco de la finiĝo. Kaj tio probable estas finiĝo de preludo. Mi ne povas trovi pli konvenan frazon por priskribi tiun ĉi 70 jarojn."

Profesoro Aylmer diris, ke li faros tutfortajn penojn por kolekti ĉinlingvajn librojn por ke pli da britoj komplete komprenu Ĉinion. Li esperas, ke li faros plejeblon por interŝanĝoj kaj komunikoj inter la ĉina kaj brita kulturoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin